Ĉu vi legas la Biblion esperante?

Mi legas la Biblion esperante ĉiutage. Mi ŝatas plurlingve legi la Bibion. Vidu, el unu de miaj blogoj: http://katerat.blogspot.com/search/label/Bib
Ĉiotage mi blogas unu Biblia-verso en angla, esperanta, germana kaj volapuka lingvoj. Nur versoj el la Nova Testamento, ĉar en la volapuka ne estas tradukon de la Malnova Testamento.
Por mi, Biblia legado taŭgas ankaŭ por lingvo-lernado, ne nur por kialoj pri mia religio.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 17 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
[pli]

Kvankam mi havas "la Sanktan Biblion" Esperantan, mi ne tre ofte legas la Biblion en Esperanto - ĉefe japane aŭ france (pardonu mian maldiligentecon).
Malgraŭ tio, mi ege konsentas ke legi la Biblion en iu ajn lingvo estas tre bona metodo por lerni lingvon - kaj ankaŭ same estas por Esperanto.
Ĉu iu scias kie oni povas trovi Esperant-lingvan tradukon de "Dua Kanono" (kiu enhavas Tobiton, Juditon, Makabeon ktp.)?
Kara Stelverd
En la paĝaro kiun mi supre menciis (http://fontoj.net/), vi trovos tiujn librojn. Klaku sur "Biblio", poste "BIBLIO: La tuta teksto". Tie listiĝas la libroj.
Mi legas la biblion ĉiutage hungare, minimume semajne Esperante, kaj fojfoje angle. Antaŭ nelonge mi komencis lerni la grekan de la nova testamento, sed pro manko de tempo mi prosperas tre malrapide.
Fakte estas bona metodo kompari la saman tekston en diversaj lingvoj.
Amike
Aleksandro
Kara Aleksandro,
Elkoran dankon por via informo.
Mi ĵus vizitis menciitan retpaĝon kaj trovis tekstojn kiuj tiel longe estis serĉata.
Hazarde mi havas la Biblion hungar-lingvan kiun mi iam aĉetis iaokaze (malgraŭ ke mi preskaŭ ne komprenas hungaran...).
Krome en mia libroŝranko kuŝas (jes, nur kuŝas) versioj en bazaj antikvaj lingvoj, ekz. latina, greka, hebrea -- sed (ho ve!) ankaŭ mi, pro l' manko de tempo, mi nun ĉesas lernadon de tiuj lingvoj!
Nur se mia cerbo kapablus...
Stelverd
Mi aĉetis mian unuan Biblion en esperanto, kiam mi ĵus ekstudis la lingvon. Tial mi ankaŭ pere ĝi lernas esperanton. Zamenhof faris tre bonan laboron, kiam li tradukis La Malnovan Testamenton. Mi ne tiom ŝatas la tradukon de La Nova Testamento. (Aliaj personoj tradukis ĝin.)
Mia fianĉo kaj mi faris vojaĝon al kaj en Ĉinio en 2004. Tiam ni renkontis ĉinan viron, kiu ne trovis esperantan Biblion, pro tio mi donacis mian al li. Por mi estis facile aĉeti novan en Svedio.
Mi trovis rete per KELI-paĝo bibliajn versojn por ĉiu tago dum la jaro. Tiujn versojn mi printis per mia komputila printilo kaj poste faris libreton. Do, mi povas uzi ĝin jaron post jaro!
Jen ekzemploj de la libreto:
1 januaro. En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Genezo 1.1
2 januaro. Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj. 1. Timoteo 6.12
GiTa
Mi legas la Biblion ĉiutage pole
Mi serĉas bona reta biblio. Mi ankoraü ne trovis
Ĉu vi jam provis la novan retejon http://fontoj.net/? Bona koncepcio por legado, sed mi ne trovis eblecon serĉi vortojn.
Amike
Sándor
La 'Jesus Army Multilingual Bible' (http://www.jesus.org.uk/bible/Esperanto/42/15) havas Biblion en Esperanto, kiu vi povas serĉi. Ĝi ankaŭ havas multe de aliaj lingvoj.
Ĝi ne havas la duonkanonaj libroj, mi kredas....