Ĉu vi ofte uzas fervojon?

Mia hejmurbo estas Guben kaj mi studas en Dresden. Ĉirkaŭ 150 km da distanco estas inter tiuj urboj. Dum ĉiu 3-a semajnfino mi veturas hejmen per trajno. Ĉar mi devas transtrajniĝi 2-foje, la veturo daŭras 3 horojn.
Kelkfoje mi ankaŭ vizitas amikojn uzante trajnojn. Ili loĝas disirite ĉie en Germanio.
Mi volonte vojaĝus pli ofte. Bedaŭrinde mi ne povas pagi tion.
Feliĉe sur mia kutima linio nur tre malofte klimatizataj trajnoj veturas.
En Germanio dum somero la klimatiziloj en la trajnoj ĉiam laboras maksimumpove. Tiel matene kaj vespere kaj dum malpli varmaj tagoj la trajnoj estas “rulantaj fridujoj”. Dum somero mi eliras klimatizatajn tajnojn ĉiam malvarmumita.
Kelkfoje kun amikoj mi partoprenas en specialaj veturoj. La etŝpuraj fervojoj ĉirkaŭ Dresden ofertas bonajn okazojn.
Volonte mi vojaĝus longdistance per trajno.
Mi revas pri vojaĝo per transsiberia fervojo.
Ĉu iu de vi jam vojaĝis per longdistancaj trajnoj?
Ĉu vi regule veturas per fervojo?
Kial vi ŝatas veturi per trajno? Aŭ kion vi ne ŝatas?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
