Ĉu vi uzas la programon Ekiga?

Saluton.
Mi serĉas gekontaktojn por babili pere de programo kiu nomiĝas Ekiga. Ĝi similas al Skype, sed ĝi estas libera programo kaj kun la sama versio por ĉiuj operaciumoj.
Mi estas ignatius881@ekiga.net (se vi aldonos aŭ serĉos min, ne entajpu @ekiga.net
).
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 15 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
[pli]

Ŭoŭ! Ekde kiam mi verkis tiun vikipedian artikolon mi ne aŭskultas pri Ekiga! :P
Mi ne plu uzadas ĝin pro manko da kontaktoj, kvankam mi JA preferas ĝin kaj sia kvalito.
Ĉi semajne mi instalos ĝin denove :P
Sammondane,
Ĥod
Sammondane,
Ĥod
Vikipedio donas pli bonan informon ol mi: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ekiga
Por uzi ĝin, vi devas malfermi la konektejojn de via kursilo (jen kursilo: http://2.bp.blogspot.com/_GmPgO680SQI/TBuHOiXqrJI/AAAAAAAAA_o/xJ66iyDP9i...). La konektejoj estas la jenaj:
5000 al 5100 UDP
3478 al 3479 UDP
16382 al 16382 UDP
Mi kredas ke tiel ĝi funkcios bone. Mi ne povas diri ĉar mi ne havas gekontaktojn por provi tion :S
"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)
Ekiga, ŝajne, estas esperanta vorto, = kiu igas eki. Do, ni esperu ke ĝi funkcios bone. Estus bone se vi iom priskribus ĝin ĉi tie.Bedaŭrinde, mi ne havas eblecon navigi enrete libere kaj rapide pro la miniatureco de miaj kutimaj retiloj (mi uzas prefere poŝfonon kaj poŝkomputilon provizore iom longe). Eble, baldaŭ mi provos registriĝi en Ekiga, se ĉi tio ne estos malfacile al mi. Do. ĝis!
En la mondon venas nov-agento!