Ŝerco: Diversaj vortludoj
1. Estis disleksia, agnostika maldormemulo. Ĉiunokte li kuŝis maldorme kaj pripensis la demandon, "Ĉu Ido ekzistas?"
2. Benjamin Franklin diris, "Edziĝu per larĝe malfermaj okuloj. Poste tenu ilin duonferme." Si iu edziĝ(in)is laŭ tiu konsilio, li (ŝi) akiris boparencojn kaj bovideton.
3. "3.14159265," diris Tom pie.
4. Se ĉiu anglaparolanta usonano kiu loĝas en Meksiko, krom unu, forlasus tiun landon, ĉu la restanta usonano estus la fingringo?
5. En mezepoka urbo estis du bierfarejoj. Estis sufiĉa komerco por ambaŭ bierfaristoj, kaj estis neniu sento de malamikeco aŭ eĉ konkurado inter ili. Unu el la bierfaristoj perdis siajn laboristojn pro epidemio kaj petis helpon al la alia. "Mi povas helpi," diris la alia bierfaristo. "Mi havas du lernoknaboj el Krakovo. Mi povas sendi knabon al vi laŭ via bezono. Nur pagu min unu taleron por ĉiu labortago kiun lernoknabo pasigis ĉe vi."
La aranĝo sukcesis, kaj ambaŭ bierfarejoj prosperis, kaj unue en la mondo oni uzis lupolojn por fari bieron.
- lariko's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!

Komentoj
Ĝuindaj! :)