Esperanto.com: nia komunumo

Ŝerco: Efika pilolo

bildo de Kirilo

Tomaso tre malbone dormas, pro kio li ofte tro malfrue ellitiĝas kaj ne ĝustatempe atingas sian laborlokon.

Lia estro tial jam ofte koleriĝis, finfine li minacas al Tomaso, ke li maldungos lin, se ne pliboniĝos lia akurateco.

Tomaso iras al la doktoro, kiu donas al li pilolojn por pli rapida endormiĝo. Kaj fakte, Tomaso post gluto de pilolo bonege dormas. Li elltiĝas tute satdorminta, manĝas bongustan matenmanĝon kaj kontente veturas al la laborloko.

Tie feliĉe li diras al sia estro: "Ho ĉefo, ne estas plu kaŭzo min maldungi, la piloloj kontraŭ maldormemo vere funkcias!"

"Bone", respondas la estro,  "sed kie vi estis hieraŭ?!"

Grupoj:

Komentoj

bildo de lariko

Amuza!