Esperanto.com: nia komunumo

Ŝerco: Kvar Patroj

bildo de lariko

Kvar konservativaj komercistoj kunvenis por golfludo.  Antaŭ la komenco de la ludo, unu el ili devis irpreni forgesitan aĵon el sia aŭto.  Dum la aliaj atendis, unu diris, "Mi tre fieras pri mia filo.  Kiam li estis junulo, li tre maltrankviligis min, kaj li refuzis iri al la universitato.  Sed li trovis laboron kiel aŭtovendisto kaj tre sukcesis.  Dum la lasta jaro, li tiel prosperis, ke li povis aĉeti novan Mercedes-on kiel donaco por amiko."

Alia komercistoj diris, "Mi ankaŭ fieras pri mia filo.  Post li diplomis ĉe la mezlernejo, li laboris kiel helpanto ĉe terena maklerfirmao.  Poste li iĝis terenmakleristo.  Nun li estas tre sukcesa kiel kaj makleristo kaj investanto.  Dum la lasta jaro, li gajnis sufiĉan monon ke li povis donaci novan luksan domon al amiko."

Li tria komercisto diris, "Mi ankaŭ fieras pri mia filo.  Li estis mezbona studento ĉe la universitato, sed poste li trovis oficon kiel borsa makleristo.  Li tre sukcesis en tiu okupo kaj eble havas pli da mono ol mi.  Dum la lasta jaro, li eĉ donis al amiko pakaĵon de aktioj kiu havas valoron de kvaronmiliono da dolaraj."

Tiam la alia komercisto revenis de sia aŭto.  Unu el le komercistoj diris, "Dum via neĉeesto, ni parolis pri niaj sukcesaj filoj.  Ni tre fieras pri ili."

La alia komercisto diris, "Mi ne scias, kion pensi pri mia filo.  Li ne diplomis ĉe la universitato, kaj laboras kiel frizisto.  Mi neniam havos nepojn, ĉar li estas geja.  Sed iel li prosperas.  Liaj lastaj tri amantoj donis al li Mercedes-aŭton, domon, kaj valorplenan pakaĵon da aktioj."

Komentoj

bildo de fizikisto

Tre bona ŝerco, dankon!