Ŝerco: La Helpema Bienulo
Geedzoj veturis sur kampara vojo. Ili trafis kotejo en la vojo, kaj la aŭto enkotiĝis. Ili ne povis veturigi la aŭton el la koto.
Bonŝance, bienulo aperis, pelante du mulojn. Li ofertis tion, ke li tiru la aŭton el la koto por kvindek dolaroj.
La geedzoj konsentis al la oferto, kaj rapide la aŭto estis el la koto. La bienulo diris al la edzo, "Via estas la deka aŭto, kiun mi eltiris hodiaŭ."
La edzo demandis, nekrede, "Kiam vi havas tempon por zorgi viajn kampojn? Nokte?"
"Ne," respondis la bienulo. "Nokte mi verŝas akvon en la vojon."
Grupoj:
- lariko's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 6 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
[pli]

Komentoj
Bone, sed ĉu ne mankas la unua parto de la ŝerco?
Ĉe mi ĝi komenciĝas per "Bonŝance,".
http://www.cyrilbrosch.net/
Jes, iel mi perdis la unuan alineon. Mi esperas, ke mia riparo sukcesis.