Ensaluto

Ŝerco: La Needziĝebla Junulo

bildo de lariko

Ĉi tiu ŝerco estas tre malnova.  Sed eble iu ne jam aŭdis gin.

Junulo diris al sia patro, "Mi trovis mian estontan edzinon."  Li priparolis tre belan, tre inteligentan junulinon. 

Sed kiam li menciis iun detalon pri ŝi, lia patro interompis lin.  "Vi devas ne edziĝi kun ŝi.  Antaŭ multe jaroj, eĉ antaŭ vi naskiĝis, mi havis amaferon, kaj ŝi estas via duonfratino."  La junulo malĝojis.

Post multaj monatoj li kuraĝis rendevui kun virinojn.  Li trovis novan amantinon, tre belan kaj tre agrablan.  Li iris denove al sia patro kaj diris, "Mi trovis la virino de miaj revoj."

Li priparolis sian novan amantinon, sed, denove, lia patro interrompis.  "Filĉjo, mi bedaŭras, sed vi ne povas edziĝi kun ŝi.  Kiam vi estis knabeto, via patrino kaj mi havis teruran kverelon.  Poste mi havis amaferon kun mia tiutempa sekretariino, la patrino de via amatino, kiu estas via duonfratino."

La junulo malĝojegis.  Lia patrino rimarkis lian mafeliĉan mienon kaj demandis pri la kaŭzo.  Li diris, "Ŝajne, ĉiu junulino estas mia duonfratino," kaj parolis pri siaj diskutoj kun sia patro.  Lia patrino ridegis.

"Kial estas tio amuza?" li demandis kolere.

La patrino diris, "Li ne estas via vera patro."

Grupoj:

Komentoj

bildo de Marie Chesnelle

Bonege!!! :)

~ ~ ~   verOpedio   ~ ~ ~

bildo de Wel-brazilulo

:))


povigita de