Ensaluto

Ŝerco: La Plej Bona Butikumtago

bildo de lariko

Virino butikumis.

Frue en la tago ŝi trovis la perfektajn ŝuojn in la unua butiko kiun ŝi vizitis kaj belan robon en la dua.

En la tria, ĉiu prezo estis malpligrandigita je 50 procento, sed ŝia poŝtelefono sonoris.  Estis kuracistino, kiu sciigis ŝin ke ŝia edzo ĵus estis en terura aŭtoakcidento kaj estis en kriza kondiĉo in la intensivzorgejo.

La virino petis al la kuracistino tion, ke ŝi sciigu la edzon pri ŝia loko kaj ke ŝi iros tien baldaŭ.  Kiam la parolado finis, ŝi rimarkis ke ŝi lasos eble la plej bonan butikumtago.  Ŝi decidis, ke ŝi vizitos kelkajn pluajn butikojn antaŭ ol ŝi iros al la hospitalo. 

Ŝi butikumis tra la mateno, kaj finis sian veturon per taso da kafo kaj bongusta peco de ĉokoladkuko, donata senkosta de la plej lasta butiko.  Ŝi ĝojegis.

Tiam ŝi memoris sian edzon.  Sentanta sin kulpa, ŝi rapidis al la malsanulejo.

Ŝi vidis la kuracistino en la pasejo kaj demandis pri sia edzo.  La kuracistino diris al ŝi kolere, "Vi daŭrigis vian butikumveturo, ĉu ne?  Mi esperas, ke vi fieras pri via ago.  Kiam vi ĝuis la pasintajn tri horojn, via edzo suferis en la intensivzorgejo.  Sed tio estas eble la lasta butikumveturo de via vivo.  Dum la resto de sia vivo, via edzo bezonos tuttagan kaj tutnoktan zorgon.  Li estos vian novan karieron!"

La virino ploregis.

La kuracistino tiam ridis kaj diris, "Tio estis nur ŝerco.  Li mortis.  Montru al mi tion, kion vi aĉetis."

Grupoj:

Komentoj

bildo de Nilo46

Horora, harar-irtiga..!

nilo46


povigita de