Ŝerco: Magia Geedziĝa Datreveno
Geedzoj festis ilian kvardekan geedziĝan datrevenon. Subite aperis magia ina estaĵo, kiu diris, "Saluton. Mi estas via fea baptopatrino kaj mi gratulas vin. Por honori viajn kvardek jarojn da fidinda, bonkora geedzeco, mi donos al ĉiu el vi unu deziron. Nur diru al mi, kion vi volas."
La edzino parolis unue. "Mi ĉiam volis vidi la mondon. Mi volas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo kun mia kara edzo."
La feino flirtigis sian stangon, kaj tuj aperis stakon de biletoj, pasportoj, kaj aliaj dokumentoj, vere ĉion kion ili bezonis por vojaĝi ĉirkaŭ la mondo.
Poste la edzo parolis. "Mi bedaŭras, sed mia vera deziro estas havi edzinon kiu aĝas tridek jarojn pli juna ol mi."
La feino diris, "Mi tute malaprobas tiun deziron, sed laŭ mia promeso mi donos ĝin." Ŝi flirtigis sian stangon denove, kaj tuj la viro aĝis naŭdek jarojn.
- lariko's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
