Ŝerco: Simikomerco
En vilaĝo troviĝis multaj simioj, tiom multaj, ke ili genis la loĝantojn. Fremda komercisto aperis en la vilaĝo kaj ofertis, ke li pagos dek dolarojn por ĉiu vivkaptita simio. La oferto ŝajnis bone al la vilaĝanoj, kaj ili provizore lasis iliajn kutimajn okupojn por kapti simiojn. Ili estis tiom sukcesaj, ke simikapto malfaciliĝis. La komercisto pligrandigis sian oferton, kaj promesis dudek dolarojn por ĉiu kaptita simio. La vilaĝanoj serĉis pli diligente kaj vendis pli da simioj. La simioj tre rariĝis. La komercanto plialtigis sian ofertitan prezon al kvindek dolaroj kaj ankaŭ anoncis, ke li devis zorgi iun aferon aliloke, sed sia asistanto kondukos la komercon dumtempe.
Post la komercisto lasis, la asistanto faris novan oferton. La nova oferto estis tiel: La asistanto vendos la kaptitajn simiojn al la vilaĝanoj je prezo de tridek kvin dolaroj. Kiam la komercisto revenos, la vilaĝanoj povos revendi la simiojn je la antaŭe oferta prezo de kvindek dolaroj kaj bone profiti. La vilaĝanoj elĉerpis ilian bankkontojn por aĉeti simiojn. Poste, la asistanto malaperis. Neniu iam ajn denove vidis la asistanton aŭ la komerciston. La vilaĝanoj perdis multan monon, kaj ankoraŭ havis tro multajn simiojn.
Kaj nun vi scias iom pri la funkciado de la aktiborso.
- lariko's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!

Komentoj
La vero estas en ŝerco! :)
http://verofotio.over-blog.com ~ http://veromondo.blogspot.com ~ http://veropedio.over-blog.com
Tuta mondo kreita surbaze de mono estas falsa..., ĝi estas unu granda mensogo .Tre bona rakonto pri tuta financa sistemo. Forigu monon! Estu Anarkio! 8)
Bona kontrŭtrompa atentigado! Tamen bors-aktiveco "estus" laŭleĝa !
nilo46
Saluton. Bona ŝerco. Mi ŝatas ĝin multe.
... ili Ĝenis la loĝantojN.
Ili estis tiom sukcesaJ, ....
-
Aliamondano
Eduardo NAVAS
-
Dankon pro via intereso kaj komento.