Ŝercoj

Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du Sat-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"
--------------------------------
Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Poste la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
--------------------------------
Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"
Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
Mi fripone adaptis kelkajn ŝercojn el la socialisma epoko. ;-)
- Kirilo's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!

Komentoj
Kirilo,
La tri ŝercoj estas bonegaj. Fakte laŭ mi tiaj estas la plej sanaj ŝercoj. Kaj gratulon pri via speciala stilo verki ilin!
Multan dankon pro via laŭdo, mi provos trovi pliajn.
Bedaŭrinde miajn plej ŝatatajn ŝercon oni devas rakonti helpe de la manoj...
http://www.cyrilbrosch.net/
Kial la blogaĵo aperis laŭ la unua malneto, kvankam mi poste forredaktis erarojn kiel 'Esperanto_' kaj 'milionojn_n_'?!
Posta aldono: Nu bone, mi lernis kiel poste redakti la blogaĵon, espereble nun ĉio ĝustas.
http://www.cyrilbrosch.net/