Ensaluto

День Победы (Tago de la Venko)

 

День Победы (TagVenko) - la tago, kiu sanĝis la sorton de Eŭropo, ankaŭ de la Mondo. La tago de la venko super faŝismo!

Nun tolerema Eŭropo nomas ĝin Tago de Eŭropo…

Ĉi tago fundamentis ankaŭ mian vivon.

En la sekvontaj linioj nur persona paĝeto-memoraĵo.

La aŭtuno de la 44-a jaro. La Ruĝa Armeo jam delonge estis en Bulgario, sed ni, loĝantoj de monta urbeto Triavna, ankoraŭ ne vidis rusan soldaton.

Komencon de la oktobro subite disvastiĝis onidiro – de la fervojstacio el veturilaro malsuprenigis tre malsanan rusan oficiron kaj flegistino.

Estis vere.

Kaj finfine ili evidentiĝis ĉe ni hejme. La oficiro estis en delira stato pro alta temperaturo.

En nia hejmo ili restis ĝis la resaniĝo de Geogij Valerieviĉ. Forveturis kiel niaj amikoj. Miaj gepatroj interkorespondadis kun Geogij Valerieviĉ ĝis septembro 45-an, kiam alvenis la lastan leteron de la fronto de Manĝuria. Alveno de leteroj subite ĉesiĝis, bedaŭrinde…

Jes, por la rusoj la milito ne finis post la День Победы!

Mi bone memoras Geogij Valerieviĉ – li emis okupi sin pri ni, infanoj. Mian fratinon li nomis “ĉasaviadilo” – ŝi rapidege kaptadis ĉion, kio ne devas! :) Li estis el Siberio, sian filon li malvidis 5 jarojn. De lia lasta letero estas komprenebla, ke li vizitis sian domon preterpasante al alia batalkampo.

Mi havas nur 2 fotojn, faritaj post la resano de Geogij Valerieviĉ, antaŭ ilia alveturo. Ilin kaj kelkajn liajn leteroj vi povos vidi en mia blogo

http://wp.me/pnWoQ-4H

Guteto en la oceano nomita La Dua Monda Milito…

Homoj, mi salutas vin kun День Победы!

http://www.vbox7.com/play:840f6842

Iliaj nomoj

Кемеровская область. Город Ленинск – Кузнецкий. Ул. Энгельса, д.№ 30. Макарову Георгию Валериевичу

Москва. Сретенка Мало головин, переулок дом 14 ком 12 Перовой Марии Ярхиповне

 

bildo de Vaskonti
bildo de Dima Ŝevĉenko

En Rusio hodiaŭ estas granda festo.


povigita de