Ŝerco: Barbo
Edziĝita viro vizitis sian amantinon, kaj ŝi petis, ke li forrazu sian barbon. "Kara Fred," ŝi diris, "Mi volas vidi vian malkovritan vizaĝon."
Fred respondis, "La barbo plaĉas al mia edzino. Se mi razus ĝin, ŝi terure koleriĝus."
La amantino petis plue, eĉ donis al li razilon kaj razsapon. Fine Fred konsentis kaj razis sin. Estis malfrue kiam li hejmeniris, kaj la edzino jam dormis. Fred eniris la liton. Ŝi parte vekiĝis, palpis lian vizaĝon kaj diris, "Tom, kial vi estas ĉi tie nun? Mia edzo baldaŭ revenos."
Grupoj:
- Blogo de lariko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 1 uzanto kaj 28 gastoj estas ensalutintaj.
Ensalutintaj uzantoj
- Nefii

Komentoj
Tiu ŝerco plaĉas al mi! :)
Jakov