Ŝerco: Georgo kaj la Drako
Vagulo kiu piediris multajn kilometrojn iris al malgranda drinkejo kiu nomiĝis "Georgo kaj la Drako". Li iris al la malantaŭa pordo por serĉi almozon.
La edzino de la drinkejestro aperis kaj kolere skoldis la vagulon. Ŝi nomis lin sentaŭga mallaboremulo kaj diris ke li ne ricevos eĉ malgrandan panpecon tie.
La vagulo aŭskultis silente kaj restis tie post ŝi finis.
"Nu," ŝi diris. "Kion nun vi volas?"
"Mi scivolas," diris la viro, "ĉu mi rajtas paroli kun Georgo?"
Grupoj:
- Blogo de lariko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 30 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- En la atenton de niaj polaj samideanoj
- KIAN AMON!
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
[pli]

Komentoj
DD \o/
Dankegon, Lariko.
Bone!..Neatenditan finaĵon...!
nilo46