Ensaluto

5a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo (raporteto)

5a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo
5a Kongreso de E-o de la Ŝtato…

Inter 9-11/okt./2010, okazis en Piracicaba, SP, la 5a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo, kies ĉeftemo estis 'Kiel adaptiĝi al la Interreta Erao'.

Ĉ. 100 homoj partoprenis, venintaj ankaŭ el najbaraj ŝtatoj.

Okaze de la malfermo, Prof. David Bianchini prelegis portugallingve pri "Esperanto e os tempos modernos sob influência da internet" (Esperanto kaj la modernaj tempo sub la influo de Interreto", kun la celo atingi neesperantistan publikon.

5a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo
5a Kongreso de E-o de la Ŝtato…

Mi aparte partoprenis en la jenaj programeroj - ĉiuj altnivelaj:

- Prezento de la ĉeftemo (ĉetable kvar prezentantoj)

- Ĉu vi parolas Globish (Paulo Sérgio Viana)

- Interretaj mitoj kaj legendoj (Francisco Stefano Wechsler)

- Teorio pri Multoblaj Inteligentoj kaj Instruado de E-o (Leysester MIró)

- Centjariĝo de Adoniran Barbosa (Osmar da Silva Alves)

- Debato pri la ĉeftemo

5a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo
5a Kongreso de E-o de la Ŝtato…

Ekzsamensesio de UEA/ITK, skriba parto, estis realigita unuafoje en Brazilo, kun la partopreno de 32 homoj.

Guilherme S. Jardim lerte organizis la eventon, aŭspicie de E-Asocio de San-Paŭlo. http://www.ipernity.com/home/52940

Mi iris akompanata de kuzino kaj amikino de la familio. Ni poste kaptis la okazon por iri al Campinas kaj San-Paŭlo por iom da turismo. Campinas (Kampino) estas la tria industria centro en la lando kaj la dua plej granda urbo en la ŝtato.

bildo de Dorneles

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Dankon pro informo, kara amiko Dorneles.


povigita de