adiaŭa kunveno

el verdeskribitaj sensencaĵojn:
hieraŭ okazis adiaŭa kunveno por mi, kiu estis okazigita de la Esperanto-Asocio de Kooĉio. :) ankoraŭ restas 2 (ĉu 2?!) monatoj ĝis mia transloĝiĝo, sed hieraŭ estis la plej oportuna por ĉiuj, do ĝi okazis iom frue.
la kunveno okazis en la ĝardeno de belega, modern-japana stila domo, kiu lokiĝis ĉe tre serena loko en la urbeto. dank' al s-ro K kaj lia familio, ni ĉiuj manĝis tre bongustajn kradrostitaĵojn, jakisobaon (japanajn frititajn nudelojn) kaj まぐろの目玉焼き (rositajn okulojn de tinusoj). jes, okulojn de tinuso ni manĝis. tamen! mi opiniis, ke ĝi estis tro stranga kaj do ne manĝis la okulon mem, nur la ĉirkaŭajn partojn. tiuj partoj = bongustaj! :)
mi havas fotojn pri ĝi, sed mi certas, ke vi ne volas vidi ilin. :P krom manĝado, ankaŭ estis iom da kantado, dancado kaj ludado de ehruo (ĉina muzikilo). :) ĝi estis tre amuza kaj bongustega kunveno!
mi estas ege bonŝanca havi tiel bonegajn geamikojn... :'( ho, kaj mi ricevis la plej novan eldonon de la "English/Esperanto/English Dictionary" (vortaro) de John Wells de la prezidanto de la E-Asocio, s-ro K. :'((( dankegon!!
hieraŭ estis bonega tago. :) hodiaŭ estis vea tago pro laboro. :( mi deziras, ke la venonta semajnfino rapide venos...
la originala blogaĵo troviĝas ĉi tie.
- noktema's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
