Ensaluto

Aganta Esperanto!

 

Infanoj! Ili estas morgaŭaj homoj. Sen ili malestos la homaro.

Salutojn, karaj gesamideanoj en la tuta mondo!

Mi adresas min al vi tiel ne sole pro tio, ke ni praktikas esperanton. Sed pro tio, ke ni ĉiuj estas unuanimaj pri unueco de la homaro.

Kio signifas, ke ĉiuj homaj aferoj interesas kaj emocias nin, sengrave el kie ili venas. Bona baldaŭa ekzemplo estis la eventoj en Irano.

Nun mi alvokas helpon.

Ne por mi sed por bulgaraj infanoj.

Mi rapidas manifesti – pri mono mi eĉ ne parolu!

Jen pri kio oni diras:

Ekzistas terura malsano - lymphoid leukemia. Terurеga, ĉar kunbatas etajn infanoj neatendite. Kaj ekestas infero por ili kaj iliaj gepatroj kaj proksimuloj…

Feliĉe, nun ĝi estas kuracebla. Malfacile, longtempe (ĉirkaŭ 1.5 jaro), sed kuracebla. Du kuraciloj estas vivnecesaj - Asparaginase kaj Puri-Nethol. Sen ili – morto!

La malsanuloj ricevis ilin senpage laŭ bulgaraj leĝoj. Ĝis antaŭ 8 monatoj. Nun ilin eĉ page ne povas trovi – la nunaj ŝtataj altranguloj ne kontraktas importon pro financa galimacio, decidinte ke la problemo estas malgrava, ja koncernas nur 7-80 infanoj jare!

Estas malfacile ekkredi, ĉu ne?

Nun en Bulgario kelkaj gecivitanoj, subtenataj de grupo de pli ol 29 000 homemuloj batalas por savi (ĝustasence!) la etajn kancerulojn. Intertempe ni helpas la gepatrojn liveri kuracilojn preskaŭ krime – de najbaraj ŝtatoj. Ni ne permesos mortigi bulgarajn infanojn vane!

Sed ni ege intencas ŝanĝi aferojn. Tuj!

Kaj mi petas vin helpu al ni!

Vi povas multe helpi se bonvolus aliĝi al la Grupo - tiu estas grava, ja la burokratoj plej timas publikan laŭtvoĉon.

Sufiĉas deklari, ke vi subtenas la klopodojn de la Grupo, eksciinte problemon. Via aliĝo aldonos influon je niaj oficialaj sciigoj kaj petoj al diversaj institucioj en Bulgario kaj Eŭropo.

________________

Kiel esperantisto mi deziras diri al vi: se ni, geesperantistoj, aktive subtenos la saviĝon de bulgaraj kancermalsanaj infanoj, tio estos granda pluso por nia lingvo. Mia informo esperantlingve pri la grupo en la ĝia paĝaro („Държавата да възстанови безплатните лекарства за онкоболните деца”) “La ŝtato restarigi senpagajn kuracilojn por la kancermalsanaj infanoj” jam provokis ironiajn ridetojn. Do, mi ege dezirus baldaŭ ni forviŝu ilin! Mi kredas, ke vi faros tion!

-------------------------------

Informoj pri la grupo en esperanto: http://www.facebook.com/group.php?v=app_2373072738&ref=nf&gid=330826497574#!/topic.php?uid=330826497574&topic=14164

Iom post iom mi tradukos ankaŭ la plej gravecojn ĝis nun el la paĝaro.

Please, read the information about the group in English - http://www.facebook.com/topic.php?topic=14132&uid=330826497574

-------------------------------

Praktika rimarko:

La registritaj en facebook senprobleme povos aliĝi individue la grupon ĉi tie http://www.facebook.com/group.php?gid=330826497574

Al la ceteraj mi proponas skribi al mi e-mail vaskonst@gmail.com kiun mi aligos al la Grupo. En ĝi bonvolu skribi:

Temo: rilate bulgaraj kancermalsanaj infanoj

Teksto: Mi estas kunpartoprena al problemo de bulgaraj kancermalsanaj infanoj kaj aliĝas al la grupo “La ŝtato restarigi senpagajn kuracilojn por la kancermalsanaj infanoj” („Държавата да възстанови безплатните лекарства за онкоболните деца”).

Propra kaj familia nomo, urbo kaj ŝtato.

(La tekston vi povos kopii. Se vi deziras, anstataŭ leteron vi povas skribi la samon ĉi tie en komento).

Estus bone se viaj familianoj kaj amikoj ankaŭ aliĝus (en la sama letero, la nomoj povas esti pli ol unu).

Mi esperegas ke vi komprenos la gravecon de nia, esperantista kunpartopreno kaj baldaŭ sin anoncos. Antaŭajn dankojn, karaj geamikoj!

 

bildo de Vaskonti


povigita de