Akaĵuo-nuksoj kun kokosa saŭco

Bezonata:
- kokosa lakto
- faruno (eventuale)
- karea pulvoro
- tofuo, tranĉita en kubetoj de proksimume 1 cm x 1 cm
- akaĵuaj nuksoj (= cashew)(Anacardium occidentale)
Kiel kuiri:
- Dikigu la kokosan "lakton" per faruno (se necese, iuj estas pli dikaj ol aliaj), varmigante ĝin, la rezulto devos esti kiel simpla 'blanka saŭco'.
- Aldonu karean pulvoron al la kokosa saŭco, poste la akaĵuajn nuksojn kaj tofuo-kubetojn. Varmigu dum +/- 10 minutoj
Tre bone akompanas:
- rizon
- legomojn, kiel ekz. florbrasikon, fazeolojn, poreon, ...
Bonan apetiton!
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 10 gastoj estas ensalutintaj.
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
[pli]

Dankon, Lodĉjo. Ŝajnas tre frandema, tuj mi volas provi. Pri 'faruno' vi volas diri 'tritika faruno' ĉu?
PS: Eble interesos, la angla 'cashew' devenas de la portugala termino 'caju' [pron. kaĵu'] el la tupia 'akaju' (Eble oni transprenis semojn de tio hindien, kaj ĉi azia lando finfariĝis plej grava produktisto de ĝi, aŭ inverse, mi ne akuratas ĝin. La terminon tamen portugaloj enregistris ĉi-tie ĉ 1598. Brazilon oni malkovris en 1500)
Pri faruno: En Brazilo krom tritika faruno ankaŭ troveblas tiuj el maizo (flavkolora) kaj el manioko (E-e ankaŭ konata kiel kasavo) Ĉi lasta blankas, kaj normale uzatas miksita kun fazeolo. La termino 'manioko' devenas indiĝene, el tupia lingvo.
Pri 'Tupi': Ĉi tiu vorto donas nomon al ĉeftrunka indiĝena raso kaj lingvo kiujn ankoraŭ la portugaloj, malkovrintoj de Brazilo, konis. Ja la tupia finkonstituis specon de Esperanto inter la portugaloj (plus la jezuitoj kunvenintaj por kristanigo) kaj la pluraj indiĝenaj triboj tralande: nur multaj jaroj poste la portugala oficialiĝis kiel nacia lingvo...
estas tre bonguste kaj simple!. Mi ne konas la karean pulvoron (mi pensas), do mi priesploros.