Esperanto.com: nia komunumo

Antikvaj, sed ankaŭ supermodernaj Geopolimeroj.

bildo de Elektito
Geopolimero, re-malkovrita mortero de antikveco

Geopolimero – Malmultekosta, facile havebla materialo por dom-konstruado, ŝip-konstruado, uzebla ankaŭ kiel bonega morteraĵo kaj por pluraj aliaj universale aplikeblaj uzablaĵoj.

Ĉu eblas ke baldaŭ alvenos tempo ke ĉiu ajn povos fari sian propran geopolimeran “cementon” laŭ siaj bezonoj? Klaku la ligilon al „You Tube” sub ĉi tiu artikolo por spekti tie la filmeron pri ĝi.
Estas konata malnova ĉiamvalida onidiro kiu diras: “Ne reparu ion kio ne rompiĝis”. Sed estas ja ankaŭ la homoj ŝatas entrudiĝi en ion kion aliaj faris, aŭ faras. Plej ofte nur tial ke ili simple nenion komprenas pri io, kaj sekve damaĝas tion aŭ rompas, nur pro sia avareco, aŭ malico aŭ ofte nur la ignoranteco. Tiel okazis jam al dekoj, eĉ centoj, da antikvaj inventoj kaj makovroj, jam forgesitaj nun, kvankam oni ne povas pensi pri iu logika kaŭzo tiel al li okazi, pro ties multflanka utileco kaj tre multaj altvaloraj ecoj.

Kurantatempe ili estadas iom po iom re-inventitaj per moderna scienco kaj individuaj pesonoj. Ili tamen renkontĝas kun sufiĉe granda rezisto kontraŭ si flanke de grandaj industrioj kaj kelkiuj mega-kompanioj timantaj konkuradon kun tiuj pli bonaj, pli universale usablaj, kaj antaŭ ĉio malplikostaj materialoj.

Tiel okazas ĝuste nun kun la nova malnova materialo remakovrita per franca scienculo kiun li nomis GEOPOLIMER. Vi trovos sube la senperan ligilon al la filmeto ĉe „Your Tube”. Vi povas formi sian propran opnion pri tio, surbaze de tio ĉi kion vi povos tie vidi.