Esperanto.com: nia komunumo

Baldaŭ aperos: La mondo en guto da akvo

bildo de Dima Ŝevĉenko

La mondo en guto da akvo Tatjana Auderskaja
La mondo en guto da akvo. Impeto, 2010. – 104 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0213-2
Scienca redaktoro d-ro pri biologio Nikolao Gudskov Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko

Ni loĝas en ŝtonepoko. Elirante el ŝtonaj domoj, ni trafas al ŝtonaj stratoj, kie ofte troviĝas nenio viva: nek arboj, nek birdoj, nek herbo, nek arbustoj. Nur aŭtoj preterpasegas siblante. Oni povas nomi nian tempon ankaŭ ferepoko. Hejmoj ĉe ni – ŝtonaj, surstrate – feraĵoj. Ho jes, kaj certe – plastaĵoj, kemiaĵoj ĉie: en mebloj, vestaĵoj, manĝaĵoj. Ĉu eblas nomi nian tempon plastaĵepoko? La ĉefa specio de vivestaĵoj en urbo estas homo. En postkortoj, subterejoj, subtegmentoj, sur kornicoj kaj en fendoj de malnovaj muroj kaŝas sin apudhomaj bestoj: katoj, hundoj, kolomboj, ratoj…

Pliaj detaloj: http://impeto.trovu.com/diversa/guto