BALTIKECO - serĉante Baltikan Eŭropon (13)

Hieraŭ (27-an de julio) li atingis jam havenurbon Sundsvall en meza parto de Svedio. De la 1-a de julio polo Dominik Dobrowolski biciklas ĉirkaŭ Balta Maro, efektivigante la ideon nomitan “Cycling-Recycling”. Dum la ekskurso li propagandas pri “Dekalogo de Balta Maro”, kiu konsistas el naturprotektaj postuloj. En novigata ĉiutage TTT-paĝo li skribas (pole) pri la ekskurso. Li intencas finigi ĝin 31-an de aŭgusto.
Dominik Dobrowolski ekiris ĉirkaŭigi Baltikon 1-an de julio el la pola havenurbo Gdynia (fot. el la TTT-paĝo de la ekskurso)
- Blogo de Jargan
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 2 uzantoj kaj 26 gastoj estas ensalutintaj.
Ensalutintaj uzantoj
- Nefii
- Tjeri

Komentoj
Bonan vojaĝadon al Dominik, kaj dankon pro novaĵo, Jargan!
Certe Dominik ĝojus pro via bondeziro. Dankon pro la komento, Wel-brazilulo!