Ensaluto

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (18)

La nombro de unu el tri vivantaj en Balta Maro specioj de fokoj (Halichoerus grypus) malpliiĝas. Ĉi-jare la maro forĵetis sur la pola bordo jam preskaŭ kvindek bestojn (duoble ol en pasinta jaro). Sciencistoj ekzamenas la kadavrojn de ili por ekkoni kialon de la afero.
Nun en Balta Maro vivas ĉirkaŭ 23 mil ĉi tiuj bestoj.


Laŭ la gazeto "Metro"

bildo de Jargan

Komentoj

bildo de cellus

Mi spektis televidan programon kie oni diris ke multaj birdoj mortis pro ia manko de la vitamino B. Tio laŭdire esti kaŭzita pro ia ŝanĝo en la algoj. Ĉu vi aŭdis ion pri tiaj aferoj?

bildo de Jargan

Bedaŭrinde mi nenion scias pri ĉi tiu afero. Mi provis serĉi ion sur pollingvaj TTT-paĝoj, sed sensukcese.
Dankon pro via interesiĝo pri ĉi tiu temo.

bildo de Wel-brazilulo

Dankon pro informo, Jargan.

Kaj mi volas esprimi mian triston pro tio kio okazas en tiu regiono balta!!

bildo de Jargan

Dankon, Wel-brazilulo, nome de mi kaj loĝantoj de la baltmara regiono!


povigita de