Ensaluto

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (19)

Kvar muzeoj el ĉebaltmaraj urboj aranĝis ekspozicion titolitan "1 maro - 4 rakontoj".
La Mara Muzeo el la germana urbo Rostock okupiĝis pri historio de velŝipoj sur la Balta Maro de 10-a ĝis 20-a jarcento, prezentante ses modelojn de ĉi tiuj akvoveturiloj: frumezepokan komercoŝipon, mezepokan komercoŝipon (angle: cog), galionon - la batalŝipon de Hansa Ligo "Adler von Luebeck", la svedan galionon "Vasa" el la jaro 1628-a, la svedan poŝtŝipon "Hiorten" kaj la germanan 19-centjaran brigon "J. H. Epping".
Preparita fare de muzeo en la litovia urbo Klaipeda parto de la ekspozicio prezentas malmulte konatajn faktojn el epoko de velŝipoj en Litovio. Ĝia ora periodo daŭris tra 18-a kaj 19-a jarcentoj.
La periodon de malvarma milito kaj ĝian enfluon al interagojn de ĉebaltmaraj ŝtatoj estas temo, pri kiu okupis la Muzeo de Mararmeo en la sveda urbo Karlskrona. Muzeofakuloj el Svedio rememorigas per ekspozicio i.a. 1981-an jaron, kiam sur subakva sablejo de armea zono ĉe bordo de ĉi tiu lando haltis la soveta submarŝipo U137.
Centra Marmuzeo en la pola urbo Gdansko la prezentaĵon dediĉis al siaj atingoj sur submararkeologia kampo, t.e. eltrovo i.a. de mezepoka haveno en la pola urbo Puck kaj de vrakoj: t.n. "Miedziowiec" (14-a jarcento), "Solena" (17-a jc), "General Carleton of Whitby" kaj "Arngast" (20-a jc).
La ekspozicio post en la urbo Rostock (en julio) estas prezentata nun en Gdansko. El Pollando la ekspozicion oni transportos al du aliaj ŝtatoj, el kiuj muzeoj partoprenas en ĉi tiu entrepreno.

Fonto: Interreto

bildo de Jargan

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Kara Jargan,

Kiel interese!! Se iam ebloos iom pri tio ret-spekti: iu(j) priligo(j) dispneblus?

Amike.

bildo de Jargan

Jes, Wel-brazilulo, sur la TTT-paĝo de la Centra Marmuzeo en Gdansko jam oni povas rigardi (bedaŭrinde nur kvin) fotografaĵojn - http://www.cmm.pl/galeria.php?main=view&lang=pl_&tbl=news&nr=493&me=index kaj
afiŝo - http://www.cmm.pl/inc/img/glowna/SeaSide_wystawa/plakat_seaside.jpg
Ankaŭ sur ĉi tiu TTT-paĝo estas legebla en pola lingvo iom pli vasta informo pri la ekspozicio - http://www.cmm.pl/index.php?main=news&lang=pl_&aid=493

bildo de Jargan

Mi nur nun atentis, ke la informoj pri la ekspozicio estas ankaŭ en angla kaj germana lingvoj.

bildo de Wel-brazilulo

Belbele! Dankgeon, multe mi ĝuis. Ĉarma estas Gdansko, kiun ĝis nun mi nur konis nome!

bildo de Jargan

Mi ĝojas!

bildo de Wel-brazilulo

Bonege. Tuj jam mi navigu tien!! :)


povigita de