Ensaluto

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (21)

Sciencistoj alarmas, ke en la Balta Maro tro rapide malpliiĝas baltmaraj haringoj (Clupea harengus membras) kaj sprotoj (Sprattus sprattus). Tial Eŭropa Komisiono proponis malpliigo je 30 % de fiŝkaptadaj asignadoj por unuopaj ŝtatoj en 2011-a jaro.
Tamen ministroj de fiŝkaptado el landoj de Eŭropa Unio decidis, dum kunsido 26-an de oktobro en Luksemburgio, ke limigoj de haringokaptado estos je 30 %, sed nur koncerne al t.n. okcidenta fiŝaro. Koncerne al fiŝaro en centra parto de la Balta Maro - je 15 %. Kaj ankaŭ kaptadon de sprotoj oni decidis redukti nur je 24 %.
La malpliigo enhavos ankaŭ asignadon de kaptado de baltmaraj sovaĝaj salmoj, laŭ proponitaj fare de Eŭropa Komisiono kvanto, je 15 %.
Anstataŭ tio oni povos kapti pli da baltmaraj moruoj (Gadus morhua callarias). Sur la orienta parto de la Balta Maro oni permesos pliigi kaptadon je 15%, kaj sur la okcidenta je 6 %. Sciencaj datumoj montras, ke danke al efektivigado de fiŝprotekta plano, kvanto de baltmaraj moruoj pliiĝas.

Fonto: Interreto

bildo de Jargan

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Oni respektu rajtojn de ĉiuj estaĵoj!

Kun programo bonsence, kompetente ellaborita ja eblas garantii vivrimedojn por marestaĵoj. Bona rezulto ankaŭ estas ke la fiŝoj reciproke pli reproduktiĝos, sekve ne mankos fiŝmanĝo sur la tablo, nek fiŝoj en la maro.

En mia lando oni iel rigoras pri tio. Dum daŭras la tempo de adoltiĝo de fiŝoj aŭ de ov-eligado, de certaj specioj, oni ne permesas nek komercan nek sportan kaptadon. Estas monpuno al kiuj kaptas.

Foje, sub kondiĉo de la grando de la specimeno, fiŝkaptado eĉ permesatas. Sed ankaŭ estas kontrolo! Malobeantoj krom monpunon normale perdas fiŝkaptilojn, eĉ barkojn)

Dankon por publikigo de plia artikolo pri la temo, kara Jargan.

bildo de Jargan

Vi pravas, Wel-brazilulo. Dankon pro via vizito kaj interesa, vasta komento.


povigita de