Ensaluto

Blanka Spaco

Feliĉan Novan Jaron!

Blanka spaco

.
...............

Ŝutas sin la neĝo - lanta blanka pluv' -
kovras tutan mondon per kotona puf',
de lanugaj flokoj en la neĝobal'

ŝutas sin fabelo super la real'.

En l' oreloj flutas valsa melodi',
malrapide dronas en ekdormo mi,
tuŝetanta sonĝo kisas per kares',
volvas min per mola paco kaj forges'.

Sur enkorta aŭto vata litkovril'

la maŝinon tenas en medit-trankvil',
kaj ne vokas vojo al vojaĝa vent'.

La animon lulas la medi-silent'.

Ne ekzistas tondroj, pafoj kaj mizer',
regas nur la frosto sur la tuta ter'...
Marŝas la sorĉulo, bondezira gast',
ŝutas li donacojn de la blanka vast'.

 

(gafur gazizi: 26. dec. 2010)

bildo de Poeto

Komentoj

bildo de Nilo46

Humile mi petas pardonon, ĉar mi dubis pri via ĵus demonstrata talento !
Dankon pro tiu (ni diras, rilate la periodo) Kristnaska, bela poeziaĵo.
La poeto (lia talento)
la homaron ja regalas
de paciĝo dum momento
de tiu tago kiu tre hastas.
Mi dankegas vian kapablon
kaj esperas ke estonte
kroman vian poeziaĵon
nin atingu plezurante...

nilo46

bildo de Poeto

Agrabla aldiro min puŝas al iro!
Dankon, certe, mi ankoraŭ penos, kiom eblos, ĝojigi miajn amikojn per novaj versoj. Kelkajn malnovajn vi povas legi en " http://poeto.narod.ru/poezio.html ". Ĝis la novaj!

En la mondon venas nov-agento!


povigita de