Brazila Letero

BRAZILA EPILOGO DE CESARE BATTISTI
La sorto de Cesare Battisti estas en la manoj de prezidento Lula. Post eskapado el Italio kaj poste el Francio, la eksaktivulo trovis Brazilon kiel rifuĝejon. Li atendas la epilogon de sia aventuro en brazila karcero.
Iama pacano (PAC – Proletoj Armataj por la Komunismo), Battisti estis kondamnita al dumviva karcero en 1987. La itala justico, surbaze de denuncoj de aliaj ekspacanoj - ne de regulaj pruvoj - ligas lin al al morto de kvar homoj en 1979, jaro kiam finiĝis la agado de PAC. Siaflanke Battisti diras, ke li ne kulpas. Tial li fuĝis al Francio, kie li restis dum kelkaj jaroj kaj trovis kondiĉon verki. Tamen la ekzilo en Francio ne por ĉiam daŭrus. Eble la prezo de Battisti ne valoris diplomatian polemikon kun la najbara Italio.
La strategio de la eŭropa justico konsistis en nei la politikan econ de la agado de Battisti. Tiu dubinda tezo uzas politikajn argumentojn kontraŭ argumentoj... ja politikaj. Sen sofismoj brazila konstitucio, laŭ la senco de la homaj rajtoj, protektas politikan rifuĝinton. Ĉar politika rifuĝo estas konstitucia temo, la akcepto dependas de la interpreto de la Supera Tribunalo de la Federacio (STF), kies ministroj studas la situacion, voĉdonas kaj sendas la decidon al la fina konsidero de la prezidento de la respubliko.
Komence de 2009, Tarso Genro, brazila ministro pri justico, spite al la protestoj el la konservema itala registaro, komprenis kiel politika la kondiĉon de Battisti. Tamen freŝdate la plej alta instanco de la brazila justico embarasiĝis. Post diskutado pri la afero Battisti STF ne sukcesis unuaniman rezulton. Tri ministroj voĉdonis por la restado de la eksativulo, sed kvar montriĝis kontraŭ la ekzilo.
La fina decido estas en la manoj de Lula. Kontraŭ Battisti estas la nuna registaro de Italio plus kvar ministroj de STF. En la alia flanko troviĝas tri ministroj de STF kaj la ministro pri justico. Certe validos la brazila konstitucia tradicio. Eĉ ekstremdekstraj diktatoroj jam ĝuis tian indulgon. Kial ne Battisti?
Espereble Lula preparos la epilogon de la dramo en brazila scenejo. Alimaniere agante li pruntus sian voĉon al itala opero, kies finan akton oni titolus "Venĝo".
- jozefolejcx's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Dima Ŝevĉenko
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
