Ensaluto

Carlos Drummond de Andrade - Manoj kunigitaj

 

Manoj kunigitaj

Aŭtoro: Carlos Drummond de Andrade (1902-1987)

Mi ne estos poeto de mondo kaduka.

Mi ankaŭ ne prikantos la estontan mondon.

Mi estas ligata al la vivo kaj rigardas miajn kamaradojn.

Ili estas silentemaj, sed nutras grandajn esperojn.

Inter ili mi ŝatas la grandan realecon.

La estanto estas tiom granda, ni ne malproksimigu nin

[reciproke.

Ni ne malproksimigu nin multe, ni iru kun la manoj

[kunigitaj.


Mi ne prikantos virinon, historion,

Mi ne diros la sopirojn ĉe l’ noktiĝo, nek parolos

[pri la pejzaĝo vidita el la fenestro,

Mi ne disdonos narkotaĵojn aŭ leterojn de sinmortiginto,

Mi ne fuĝos al la insuloj, nek estos forrabita de serafinoj.

La tempo estas mia materio, la tempo estanta,

[la homoj nuntempaj,

La vivo nuntempa.

 

Blogo Iuj Versoj

Fonto/Tradukinto: LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio de Janeiro: Folha Carioca, 1994. 452p

 

 

bildo de Paŭlo Silas

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Ĝue dankon, Paŭlo, pro la eblo post kelkaj jaroj relegi ĉi belan redonon de poemo de nia genia Drummond!

Ĵus mi legis interesan artikolon en la reto, en la portugala, pri la tradukinto. Cetere tre kortuŝan, i.a. ke li elektis nian landon por vivi veninte el Zbislav, tiama vilaĝeto proksima al la urbo Tcháslva, en Bohemio.

Venontan 24an, laŭ la teksto, ankaŭ oni povos memori lin, lian forpasan tagon en la jaro 1957. Mi estis 10-jara kiam tio okazis. Certe vi tiam eĉ ne estis naskiĝinta...

Oni nur vidu ĉi instigan parton de la citita teksto (resume mi tradukas): Tri tagojn antaŭ lia vivĉeso oni, plenumante peton de radio de Italio, aerpoŝte sendis al s.ro Luigi Minnaja kelkajn datumojn pri Francisko V. Lorenz. La elstara itala esperantisto fakte en sia programo radia kelkajn tagojn poste omaĝis lin, sed estis jam postmorta omaĝo.

Kore,
Wel.

PS: Ligilo al artikolo: http://www.espiritismogi.com.br/biografias/lorenz.htm


povigita de