Ensaluto

Chambro por babili kun video kaj teksto

Saluton!

Chu la kreanto(j) de chi tio pagho povas krei sekcion por babili kun video kaj teksto?

Dankon!

 

bildo de Esteban Sánchez
bildo de Dima Ŝevĉenko

Dume tia ebleco mankas. Ekzistas nur privata teksta babilejo, kie eblas babili kun amikoj. Ĝin vi povas vidi en la plej suba linio de braŭzilo.

bildo de Claudinei Gomes

Saluton, Dima!

mi vidas tiun privatan tekstan babilejon kun la informo: enretaj uzantoj Klaŭdo-BR.
Kial ne aperas la momoj de la aliaj uzantoj kiuj estas enrete?
Kion mi devas fari por uzi la babilejon? Ŝajne ne eblas, ne estas loko kie skribi en ĝi.

Klaŭdo-BR

bildo de Dima Ŝevĉenko

Saluton! Vi povas babili pere de tiu ĉi babilejo nur kun viaj amikoj, kiuj estas enretaj.
Do, se la uzanto ne estis aldonita al via reto, eĉ se li estas nun enreta, ne aperos en la listo de babilejo.

bildo de Claudinei Gomes

Ah jes! nun mi komprenas. Dankon!

Klaŭdo-BR

bildo de Esteban Sánchez

Eble vi povas uzi chi tion modulon por Drupalo: http://drupal.org/project/videochat

Estas ankau userplane, sed ghi ne estas senpaga: http://www.userplane.com

bildo de Dima Ŝevĉenko

Dankon! Ni pensos kaj eble iom poste okupiĝos pri tio. Ni konas preskaŭ ĉiujn modulojn de Drupalo. Tamen antaŭvidi kaj krei ĉion samtempe ne eblas.


povigita de