Ensaluto

Cxu en Rusio ekzistas E-movado?

Mi opinias, ke en Rusio estas aktiva kaj vigla e-movado.

Ni havas du famajn kaj aktivajn eldonejojn.

Nia landa asocio fruktodone organizas e-aranĝojn (tendarojn, festivalojn ktp).

En interreto ni estas vaste prezentitaj.

Kio ankoraŭ estas bezonata por nomi nian movadon vivoplena? Ĉu ne?

bildo de P.Fisxo
bildo de Elena Junghans

mi absolute subtenas la opinion de Fisho. La amaso de homoj nur tiam iras al celo, kiam eksistas la gvidanto. Je pli bona kaj forta ghi estas - je pli da homoj sekvas ghin. Valentin, se vi sukcesos detrui REU, tio ankorau longe ne signifas, ke vi formos ion pli bonan. Vi jam havas sufiche da sperto, por scii, ke detruadon sekvas nur haoso. chu ne?

Saluton! Mi naskighis en Rusio, plej granda parto de mia vivo loghis en Moskvo. De au'gusto 2006 mi loghas en Germanio. Mia edzo ankau' parolas esperanton. Fakte, ni konatighis per esperanto - dum IF.

bildo de Valentin Melnikov

(pardonu, la sistemo fukcias fuŝe, ne eblas redakti la komenton)
Al konferencoj de REU ĉiufoje venas po 15-20 personoj (ĉiam la samaj), kiuj elektas el sia rondo la estraron kaj imagas, ke ili estas tuta E-movado en Rusio. Surpapere en REU estas 200 aŭ 300 membroj - kiu ilin vidis?
Homo finis elementan kurson, unufoje venis en klubon, pagis kotizon - kaj la klubestro sendas raporton al REU-estraro.
Eble la homo neniam plu venos, eble aperos unufoje jare por trinki teon k klaĉi krokodillingve - sed laŭ dokumentoj li estas membro.

Krome, kluba kotizo por 5 homoj (minimuma kvanto), kun inkludita abono de Rusia Esperanto-Gazeto, kostas malpli ol individua membreco + individua abono de REGo. Do iu el fora urbo povas deklari sin 5-persona klubo (enskribinte iujn konatojn-neeistojn au simple fikciajn nomojn) nur por iomete ŝpari k eĉ eventuale ricevi pli da rajtoj dum iu voĉdonado.

Cetere, la gvidantoj estas tiom okupitaj per intrigoj kaj etosumado, ke ili eĉ ne zorgis re-registri la statuton de REU laŭ nunaj leĝoj de Rusio, do REU formale _jam_ ne ekzistas jure.

bildo de Valentin Melnikov

Ne mi "sukcesas detrui REU" - mi nur konstatas la objektivajn faktojn k vidas tendencojn, kiujn la aliaj ankoraŭ ne rimarkas aŭ ne komprenas.
Gvidantoj estas - gvidi oni ŝatas, sed labori - ne. Ĉiu el "dumvivaj estraranoj" jam provis gvidi REU, la plej potencavidaj - eĉ kelkfoje. Kie estas la rezulto?

bildo de Valentin Melnikov

> Mi opinias, ke en Rusio estas aktiva kaj vigla e-movado.

Jes. Sed tio neniel koncernas REU.

> Ni havas du famajn kaj aktivajn eldonejojn.

Jes.

> Nia landa asocio fruktodone organizas e-aranĝojn (tendarojn, festivalojn ktp).

La lasta tendaro okazis en 2007 (Primorsko-Aĥtarsk), k punkto fino. Oni eĉ nenion planas.
Kvankam siatempe estis dirite, ke organizado de tendaroj estas la ĉefa aŭ eĉ sola agad-tereno de REU.
Per bela fabelo k "komuna revado" pri UK en Rusio oni (Grigorjevskij, fakte) nin lulas dum pli ol jardeko, nun eĉ tiu fabelo ne plu sonas.

> En interreto ni estas vaste prezentitaj.

Jes, sed ankaŭ tio neniel koncernas la "strangan asocion" (kiel traduki rusen "landa asocio"?)

> Kio ankoraŭ estas bezonata por nomi nian movadon vivoplena? Ĉu ne?

Estus dezirinde likvidi REU k krei novan asocion anstataŭe, nepre sen "dumvivaj estraranoj"...

bildo de Dima Ŝevĉenko

Movado devas esti bone organizita strebo de amaso da homoj atingi iujn komunajn kaj konkretajn realajn celojn.
Ne necesas miksi realan movadon kun malorda aktiveco de diversaj aktivuloj kaj etaj grupetoj.
Do, ni povas diri: en Rusio esperantistoj kreas klubetojn, sed ne la movadon.


povigita de