Ensaluto

Cxu profitu esperanto?

Ĉu profitu esperanto?
...............
 Ĉu eblas per esperanto perlabori monon? Bedaŭrinde, multaj esperantistoj similajn demandojn traktas ofendaj al la prudenta movado, kiun ornamas nobleca senprofitisma morala aspekto-ŝildo.
 Kiam mi penas persvadi simplajn homojn lerni esperanton, plejparto da ili demandas ĉu esperanto povas helpi trovi novan laboron, ĉu eblas per ĝi perlabori iom da mono, ktp etc. Ekzemple, multaj kredas ke bona scio de la angla lingvo helpas akiri ne nur utilajn informojn, sed ankaŭ ioman financan subtenon. Multaj homoj pretus lerni esperanton, se oni vidus ke ĝi donas utilon kaj profiton. Tamen ni, esperantistoj, ne ŝatas paroli pri tio ke esperanto estas ankaŭ rimedo por eltiri profiton. Preskaŭ ĉiuj homoj volas havi profitojn, sed ni kvazaŭ estas tute aliaj homoj ("el alia faruno"?).
 Ni scipovas iomete profiti nur per disvastigo de esperanto, ĝuste tion ni ofte faras organizante diversajn kursojn, kiuj ofte fiaskas prirabante homojn. Sed ĉu ni povas aranĝi niajn aferojn tiel, ke ankaŭ la homoj lernintaj bone esperanton povu havi profiton? Ĉu eble ni pripensu kaj planu kiel organizi peresperantan negocon kaj aferadon. Esperanto povas ne nur helpi, sed ankaŭ savi homojn. Nun gravas savado je homoj el la ekonomika krizo. Se multaj senlaboruloj (mi mem dum pli ol tri jaroj estis laborserĉanto) povus per esperanto perlabori por iom digna vivo, tiam esperanto montrus al la mondo sian veran humanisman vizaĝon. Krizoj ne finiĝas, kaj milionoj da simplaj homoj ĉiam pli kaj pli malriĉiĝas! Por kio lerni esperanton, se ĝi ne helpas al homoj eksenti feliĉon? Multaj homoj komencas lerni la anglan kun la sugestita espero, ke ĝi povas helpi al oni ŝanĝi sian sorton, sed tro malmultaj sukcesas en la lernado kun "pozitiva saldo", ja la angla lingvo estas neellernebla por la simplaj homoj. Do, jen la niĉo por esperanto!

bildo de Poeto
bildo de Poeto

En la komenco de la artikolo "Ĉu profitu Esperanto?" la aŭtoro ial ne tro prudente kaj, inter ni diratu kun honesto, absolute senrezone kaj sen iu klara motivo ekkritikas kaj eĉ akuzas la honestajn samideanojn pro la manko de, ni diru rekte, "ekonomika konscio". Mi volas peti pardonon de la sociumeto ĉi tiea pro malmatura pensadeco de la tro flavbekule pasia artikolinto, nominta sin "poeto". Verŝajne, mankas en lia hela kapo iu bela klapo, sen kiu la prezentita argumentaro ne kuntenas la gravan informon. Nome, pri tio ke ni en nia movado jam delonge havas proprajn profitgajnajn entreprenojn, inter kiuj famiĝas diversaj etaj firmaoj, kooperativoj, eldonejoj, kafejoj, eĉ kasteloj ... Do, necesas ĉi tie pliĝustigi la artikolan pripensadon de la poeto: jes, en nia movado ekzistas propra ekonomia sistemeto, kiu permesas al la inkluditoj ricevi ankaŭ utilan profiton! Sed tamen estas ankoraŭ tre mizera nia neperfekta "kvazaŭnacia ekonomio". Kaj bedaŭrindas la fakto, ke niaj profitcelaj ekonomikaj strukturetoj ne estas interligitaj per reciproka kunlaboro kaj subteno. Ankaŭ pri varbo de esperantokona dungitaro preskaŭ neniam ni aŭdas (tamen antaŭ nelonge mi malfiaskis trovi inviton eklabori en sicilia Esperanto-centro, kie oni promesas eĉ salajron en eŭroj: vizitu la paĝon "www.eklaboru.net"). Evidentiĝas, ke ĉiam pli kaj pli en nia movado aŭ, ni diru kromnome, la granda Esperantujo aperas nova specio de verdstelanoj "homo ekonomika". Ĉu la nova specio konstruos nian propran "nacian ekonomion", neligitan kun la aliaj naciaj kaj transnaciaj ekonomioj?

En la mondon venas nov-agento!

bildo de Štefan Stanislav

Mi lernis E-on pro tio, ke mi volis havi kontaktojn kun aliaj homoj, kiuj havas samajn interesojn kiel mi:literaturo, ekonomio,historio,filatelio,ŝakludo,fotografado,k.p.
Mi preferas internacian lingvon,ĉar ebligas esti egalrajta al
tiuj, kies gepatra lingvo estas t.n. unu el mondlingvoj.

bildo de robbkvasnak

Do kelkaj homoj profitas spirite pere de interŝanĝoj de informoj, tiel ke ili lernas novajn sciaĵojn. Ankaŭ tio estas formo de profito. Nerekte pere de tiu trezoro de informoj tiuj homoj povas properi sialande sed eble ankaŭ eksterlande. Kvankam tio ne estas rekta lukro (t.e. mona profito) ĝi fakte estas formo de profitado pere de Esperanto.

Salutojn el sunoza Florido! Venu viziti min - ni havas gastĉambron por du personoj!

bildo de Poeto

Bedaŭrinde, ĉi kuna aldona komento devenas el alia temo, sed mi lokas ĝin ĉi tie ĉar ĝi porĉitemas.
==================
Se iam ni sukcesos altigi prestiĝon de esperanto en la monda skalo, se ni povos persvadi seriozajn homojn, ke nia bela lingvo helpas ne nur facile komunikiĝi kaj gaje ripozi, sed ankaŭ trovi alilandan laboron aŭ akiri imponan profiton, tiam, malgraŭ ĉiuj etaj komplikaĵoj lige kun neceso lerni ne tro grandan kvanton da neologismoj, al esperanto-kursoj aŭ al privataj esperantaj lingvotrejnistoj (angle: tutors, coaches) venos pli aktivaj kaj pli lernemaj homoj, ol tiuj, kiuj ekkonatiĝas kun esperanto pro la nura facileco de la gramatiko. Jes, ĝi estas nur psikologia baro aŭ problemo, la nelerneblo je iu cento da pliaj novaj vortoj utilaj por riĉigi la personan tezaŭron. Se kompari la malfacilecon de esperanto kun tiu de la angla, tuj mem sin trudas la konkludo, ke venas al ni nur trodorlotitoj, kiuj pigras lerni iomete pli. Mia edzino jam de pli ol dudek jaroj estas profesiulino en privata instruado kaj trejnado je la angla lingvo. Klientojn por sia enhejma laboro ŝi neniam serĉas kaj monon por sia reklamo ne elspezas, sed profiton havas preskaŭ konstante (nur somere ŝi permesas al si ripozi ekster la propra bizneso). La lernantoj de mia edzino senhezite pagas sufiĉe altajn monsumojn kaj devas multege lerni kaj sin ekzerci (kontraŭ propra mono oni devigas sin labori, ĉu ne strangas?). La socia bezonateco (eĉ nepreco) kaj vivkondiĉiga valoro de la angla lingvo instigas multajn homojn superi ĉiujn gramatikajn kaj leksikajn malfacilaĵojn (kaj neniu proponas neuzi neologismojn en la angla). En grandaj urboj, kiujn povas ofte viziti portantoj de aliaj internacie prestiĝaj lingvoj, krom la angla, furoras en la lingvolerniga bizneso ankaŭ aliaj lingvoj. Ĉu iam ni povos gajni la oportunan kaj nesenprofitan pozicion, ke en la grandaj urboj furoru same esperanto?

En la mondon venas nov-agento!

bildo de vallef

Kara,
via taksado de la tuta afero estas perfekta.
Mi eĉ petas permeson por traduki viajn vortoj al la portugala kaj iomete adapti kaj kompletigi la ideojn por artikoleto kiun mi publikigos en unu el la blogoj de Intraespo.

Fabrício Valle

bildo de Poeto

Dankon,amiko, pro la agrablaj vortoj! Certe, mi permesas al vi "reklami" miajn ideojn :-) en la portugala. Mi deziras al vi sanon, kaj progreson realan de viaj ideoj kaj biznes-planoj! Feliĉu! Amike: gazizi

En la mondon venas nov-agento!

bildo de robbkvasnak

Ĉisomere mi partoprenis E-kongreson en Strasburgo. La organizinto estis germano el Berlino. Li profitis pere de la organizado kaj de la kongreso kaj de la ekskursoj. Mi vere admiras tion. Espperanto nur estos vaste parolata kiam eblas profiti pere de ĝi.
Same, la angla kaj la usona perdas jam favoron ĉar la ekonomioj de la du landoj kie paroliĝas tiuj du gefrataj lingvoj malprogresas. En la hodiaŭa New York Times estis longa komentario pri la neceso lerni la hispanan kaj la ĉinan. (Mi loĝas en Usono.) Ŝokas min ke la aŭtoro ne menciis la portugalan, la lingvon de la plej sukcesa ekonomio en la Amerikoj nuntempe.

Salutojn el sunoza Florido! Venu viziti min - ni havas gastĉambron por du personoj!

bildo de vallef

robbkvasnak skribis:

Espperanto nur estos vaste parolata kiam eblas profiti pere de ĝi.

== La movadoj kiujn ni kreis en Brazilo, nome Ekonomia Esperantismo (por ekonomio, profitcelaj aktivecoj) kaj NovEsperantismo (por la tria sektoro, senprofitcelaj aktivecoj) staras sur la fundamento, ke nun finiĝis erao de vivantigo de esperanto (ĝi jam estas vivega lingvo). Nu komeciĝas erao de ekspansio de espeanto, pere de aplikado.

Ŝokas min ke la aŭtoro ne menciis la portugalan, la lingvon de la plej sukcesa ekonomio en la Amerikoj nuntempe.

== Laŭ la tempo pasos, la portugala ligvo eniros la tagordon, surbaze de la nuna lingvopolitiko.
Tio estas bona afero... Malpligravigo de la angla kune kun pligravigo de la portugala kaj ĉina lingvoj reliefigos kaj nia solvo, de enkonduko de esperanto, estas la plej bona.
En 2011 Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio faros fakte siajn unuajn paŝojn eksteren... kaj ni esperas ke la esperantista ekonomio ekfloru vigle kaj vaste en la venontaj jaroj.

Fabrício Valle

bildo de robbkvasnak

Mi parolas neperfekte la portugalan ĉar mia vivkunulo estas brazilano kaj mi ankaŭ parolas la hispanan. Ambaŭ lingvoj estas malfacilaj por eksterlandano. Mi nun studas la ĉinan. Pro la skribado la ĉina estas eksterordordinare malfacila por mi. Mi akordas kun Fabricio ke tiu nova situacio helpegos al la sukceso de Esperanto. Mi vizitis Brazilon kaj tie mi konstatis ke kvazaŭ neniu parolas nek la anglan nek la usonan, nur iomete la hispanan en turistaj urboj kiel Maceo, Recife kaj Ilheus. Oni laŭdas ĉe ni en Usono la ĉinojn ĉar jam frue ili ekstudas la anglan (ne la usonan) sed en nia universitato estas nun multaj ĉinaj studentoj kaj mi havas grandajn problemojn kompreni ilin. Ilia vortprovizoro en la angla ofte mankegas kaj ilia prononco strangas. Mi havas grandajn problemojn prononci la ĉinan pro la kvin tonoj. Mi estas profesoro ĉe la universitato kaj mi rimarkis ke la eksterlandaj studentoj ofte ne volas partopreni diskutojn ĉar ili timas erari en la usona. Mi donas al ili la rajton skribi eseojn en sia gepatra lingvo anstataŭ en la usona se ili preferas.

Salutojn el sunoza Florido! Venu viziti min - ni havas gastĉambron por du personoj!

bildo de vallef

Kara,
en Brazilo ni fondis ne-registaran organizon por evoluigi la esperantistan ekonomion, nome Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio.
Ĝis nun nia agado estis 100% interna agado, sed ekde 2011 ni komencos nian eksteran agadon.
Nia monda sidejo staras en Brazilja kaj en 2011 ni planas malfermi oficejon en Moskvo (kie mi estis en la komenco de junio ĉi-jare) kaj en São Paulo.
Mi esperas multe verki ĉi tie pri Ekonomia Esperantismo kaj pri esperantista ekonomio.

Fabrício Valle

bildo de Poeto

Bonajn informojn
mi atendas de vi, Fabricio, do fabriku kaj fab-riĉu! Mi esperas ĉerpi utilajn informojn. Cetere, pri la oficejo: ĉu ankaŭ iam en Baŝkirio estos tia oficejo, kaj mi povos oficiri en la oficado?

En la mondon venas nov-agento!

bildo de vallef

Kara,
ni havas la jenan strategion:

1- Ni nur povos havi membrojn en la urboj kie estas oficejo de Intraespo; tio estas necesa, ĉar Intraespo estas organizo entreprenista kies laborlingvo estas esperanto, sed nia celoj, labormetodoj kaj laborpremisoj ne estas tiuj de esperanto-asocioj. Do, por atingi niajn celojn, ni disponigos servojn al la membraro kaj konkretigo de projektoj por disvolvi specifajn segmentoj de la esperanita ekonomio. Nu, tio ne estos eble fari nur per publikigo de bulteno kaj semanjfina kundido. Ni nepre devas havi strukturon kie estas niaj membroj, do nur en urboj kie ni havas oficejon ni havos tiujn membrojn ĉiuj nepre estu homo kiu havas entreprenon aŭ negocon kies laborlingvo estas esperanto).

2- Do, ni planas malfermi propran oficejon, tio estas, oficejo rekte administrata kaj subtenata de ni, en la monda sidejo. Temas pri ĉirkaŭ 10/15 oficejoj instalotaj dum la venontaj 5 jaroj. La unua estos en brazila urbo SanPaulo kaj la dua en Moskvo. Poste en Barato, Ĉinio, Usono, SudAfriko, Argentino ktp

3- Tamen, ĉar ni bezonos centoj da tiaj oficejoj tra la mondo por ke ni kapablos iom kunlabori en la disvolvado de la esperantista ekonomio pere de niaj servoj kaj projektoj, ni lanĉos sistemo de socia-licencado, tio estas, sistemo de licencado simila al tiuj de MacDonald's kaj similaj profitcelaj firmaoj, tamen inter ne-registaraj organizoj. La afero funkcios tiel: vi por ekzemplo, en Bakŝirio, interesiĝas pri la afero. Vi kontaktos nin por fariĝi korespondanto (antaŭmembro) de Intraespo, kaj helpe de ni kaj sub nia orientado, vi laboros por fondi en via urbo organizon (ni liveros statuto-modelon)por disvolvado de la esperantista ekonomio. La nomo de tiu organizo ne gravas, ĉar post la subskribo de licenco-kontrakto, tiu asocio fariĝos loka oficejo de Intraespo kaj devos, laŭ la kontrakto, oferti al la loka membraro la samajn servojn kaj roligi la saman laborprogramon kaj projektojn de ĉiuj aliaj oficejoj en la mondo. Cetere kaj la oficejoj kaj la membraro estos interligitaj per la moderna teknologio je komunikado.

Do, vi povos oficiri surloke, en licencita Intraespo-oficejo. Kompreneble, nia oficejo en Moskvo ankaŭ bezonos oficistojn, sed ni preferos homon loĝanta en Moskvo, kiu jam havu sian loĝejon en la urbon kaj konos bone la entreprenisma etoson de la urbo. Nia ĉefa celpubliko estos entreprenoj dezirantaj tutmondiĝi en kunteskto de facila lingva komunikado.
Iom post tiom, ni klarigos pri nia afero ĉi-tie kaj baldaus diskonigos nian statuton kaj en esperanto kaj en la rusa, persa kaj aliaj lingvoj.

Fabrício Valle

bildo de Poeto

MI citas vin: "Nia ĉefa celpubliko estos entreprenoj dezirantaj tutmondiĝi en kunteskto de facila lingva komunikado." Ŝajne, vi ne trovos multajn entreprenojn esperantistajn, sola espero por via sukcesa agado - kreadi tiajn organizajn aŭ biznesajn strukturojn. Sed kiom malfacilas tio en apartaj landoj! Ĝis la realiĝoj!

En la mondon venas nov-agento!

bildo de vallef

Kara Poeto,
vi pravas, ke ni ne trovos multajn esperanto-entreprenojn! Pro tio nia stratetio forte direktiĝas al ne-esperantistaj entreprenistoj, kiuj volas tutmondiĝi en kunteskto de facila lingva komunikado. Imagu: entrepreno en Brazilo volas komerci kun rusa entrepreno. Ili ne scias esperanton kaj klopodos per la tradicia rimedo, adopti fremdam lingvo al ili - la anglan. Ni prezentos al ili, per jam elpensitaj interŝanĝo projektoj, novan vojon per esperanto. Ili lernos samtempe la lingvo kaj vidos, ke jen estas pli bona rimedo por internacia komunikado.
Jes, ja...ne estos facila tasko... sed ni havas la tutan tempon je nia dispono.

Fabrício Valle

bildo de Poeto

Bone, se vi havas iujn konkretajn atingojn, tiam bonvolu sciigi min iom pri ili. Povas esti, sed multe dubeblas!, mi provos helpi trovi partnerojn en bizneso al la sufiĉe granda kaj iom specifa entrepreno neesperantista, en kiu mi laboras nun dume kiel laboristo (sed esperas kiel interpretisto aŭ teknika tradukisto), nome al "Salavatneftemaŝ", kiu produktas grandajn ujojn por konservi kaj transporti naftaĵojn kaj aliajn petroleskaĵojn. Tenu min en la kuro (kurso?) de viaj eventoj aferaj kaj negocaj! Ĝis la novaj mesaĝoj!

En la mondon venas nov-agento!


povigita de