Ensaluto

Denove kelkaj vortoj koncerne kial mi blogas pri Israelo

Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo. En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando.

Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas.

En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

Hodiaŭ Hizbulaho en suda Libano provizis sin per dekmiloj da raketoj. Hamaso en la Gaza-strio ankaŭ havas raketojn.

Hizbulaho kaj Hamaso ne provizas sin per raketoj por uzi ilin por defendaj kaŭzoj, kiel ordinaraj armeoj, sed ili provizas sin per raketoj por pafi al “simioj kaj porkoj”. Per tio ili celas judojn.

En la somero 2006 Hizbulaho pafis raketojn en Israelon kaj Israelo sin defendis. Hamaso kaj deko da aliaj terororganizaĵoj pafis raketojn en Israelon dum multaj jaroj. Israelo militis kontraŭ Hamaso en la vintro 2008-2009.

En Israelo oni ne parolas pri se okazas nova milito, sed oni parolas pri kiam okazas nova milito. Kaj Hizbulaho kaj Hamaso povus principe komenci pafi raketojn en Israelon kiun ajn tagon. En la antaŭa artikolo koncerne kial mi blogas pri Israelo mi klarigis kiel la mondo reagas en tia kazo.

Nuntempe estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiu trankvilo povus fakte daŭri eterne, se iu denove ne subite ekmilitus kontraŭ Israelo. Israelo povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel la palestinanoj povus vivi en paco kaj trankvilo en siaj teritorioj. La palestinanoj povus fondi propran ŝtaton en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

Kelkaj asertas ke Israelo estas militema kaj agresema. Mi ne konsentas. Israelo ĝis nun nur defendis sin kontraŭ atakoj de sia najbaraĵo. Mi ne diras ke Israelo estus farinta tion perfekte, sed oni ne scias ĉu iu alia lando estus agadinta pli bone estante en similaj situacioj.

Mi ĵus diris ke la trankvilo kiu nun regas en Mezoriento povus daŭri eterne. Pli antaŭe mi skribis ke kaj Hizbulaho kaj Hamaso disponas pri raketoj.

Plej verŝajne – bedaŭrinde – venos tago kiam Israelo denove devas fronti la minacon de tiuj ĉi raketoj kaj sin defendi. Tiam la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, plej verŝajne kritikos la defendajn operaciojn de Israelo. Israelo estos plej verŝajne akuzata pro uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto – kiel antaŭe.

Kial mi skribas pri tio?

Mi skribas pri tio, tiel ke ni ĉiuj povus esti konsciaj pri tiuj ĉi aferoj. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke la tagon kiam Israelo denove devas sin defendi, Israelo ne estis tiu kiu komencis. Do oni ne tuj kulpigu Israelon.

La trankvilo povus daŭri. Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Israelo povus jam nun ataki tiujn ĉi terororganizaĵojn por detrui iliajn armilprovizejojn. Sed lastfoje koncerne Hizbulahon Israelo reagis nur kiam Hizbulaho komencis pafi. Lastfoje koncerne Hamason Israelo reagis nur post ok jaroj da konstanta pafado de raketoj kaj grenadoj en Israelon.

Troviĝas tiuj kiuj opinias ke Israelo estas militema kaj agresema. Sed ŝajnas ke Israelo estas sufiĉe pacienca.

Estas trankvile kaj tiu trankvilo povus daŭri kaj ĝi povus eĉ evolui ĝis paco. Oni ne scias kiam kaj kiu malamiko de Israelo la sekvan fojon rompos tiun ĉi trankvilon.

Mi tamen esperas pri unu afero:

Ne kulpigu Israelon tiun tagon.

Vi nun scias ke Hamaso kaj Hizbulaho sin provizis per raketoj. Ne por defendi sin, sed por pafi al “porkoj kaj simioj”.

Vi ankaŭ scias ke kiun tagon ajn tiuj ĉi raketoj povas ekflugi.

Sed pri tio ne kulpas Israelo.

Se la internacia komunumo de la mondo juste kaj ĝuste traktus Israelon, ili nun agadus koncerne la raketojn de Hizbulaho kaj Hamaso.

Sed tion ili ŝajne ne faras.

Sed atendu la tagon kiam Israelo sin denove devas defendi. Tiun tagon la mondo vekiĝas. Tiam oni plej verŝajne kritikas Israelon pro ties defendaj agadoj.

Sed kial oni hodiaŭ ne agadas kontraŭ Hizbulaho kaj Hamaso?

Kial?

Kial oni lasas Israelon sole fronti tiun ĉi “problemon”?

Kaj kial oni eĉ ne hontas pro kritiki Israelon la tagon kiam tiu devas sin defendi?

La tagon kiam la raketoj denove ekflugas kaj Israelo devas sin defendi, la mondo vekiĝas kaj miras kvazaŭ la raketoj estus ĵus aperintaj.

Sed tiel ne estas.

Hodiaŭ troviĝas dekmiloj da raketoj en la najbaraĵo de Israelo. Kaj Israelo estas lasita sole solvi tiun ĉi “problemon”.

Kaj la tagon kiam la problemo eksplodas oni ne hontas pro kritiki Israelon kiu sin defendas.

Memoru tiujn ĉi vortojn la tagon kiam vi per via televidilo vidas Israelon luktantan.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj alvokas al Israelo kaj Hizbulaho/Hamaso tuj ĉesigi la militadon.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj kritikas Israelon kaj nomas ilian defendan operacion “misproporcia kaj troigita”.

Tiam vi scias ke la raketoj ne estis ĵus aperintaj, sed ke ili jam dum longa tempo troviĝis en la najbaraĵo de Israelo.

Kaj ke la mondaj estroj estus povintaj ion fari antaŭe.

Sed ke ili nenion faris.

Sed lasis Israelon sole defendi sin – por denove esti kritikata pro tio.

Mi multfoje jam diris, sed mi denove unu fojon diras:

La mondo ne juste kaj ĝuste traktas Israelon.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund

Komentoj

bildo de falko

Saluton Tom. Mi ne deziras polemiki, sed mi ne konsentas. Vi denove insistas pri la israela rajto sindefendi kontraŭ la raketoj de palestin-islamaj partioj, ktp. Kaj tiel insistante, denove vi forgesas la grandan armeon de Israelo, vi forgesas ke Israelo okupas regionoj kontraŭleĝe, ke Israelo delonge subtenis eksterlanda enmigrado por koloniigi tiujn okupitajn regionojn, ke religio pendas ĉiam sur la politikaj decidoj (same kiel okazas en islama palestinio), la volo kontroli akvo-rimedoj, ktp. Vi tro forgesas. Politike, mi certe preferas Israelion ol multajn aliajn ŝtatoj, sed la problemo ne estas la raketoj sed koloniismo. La solvo mi ne scias, sed jen kelkajn ideojn: unu nereligia ŝtato en Palestinio (nomita "Palestinio", ĉar Israelo estas religia koncepto); grandanimajn kompensojn al la malnovaj loĝantoj kaj familioj forigitaj dum la unuaj judaj enmigradoj en jarcentoj XIX-XX; malokupiigo de la nunaj okupitaj regionoj; grava malpermezo de ĉia religia/politika/racia diskriminacio; klopodo pri la ekonomika egaleco. Tio helpos konstrui novan palestinan nereligia ŝtaton, kaj atingi pacon.

bildo de Nilo46

Kara Falko, pardonu min, mian ignorantecon, sed se vi povus ekspliki al mi kion signifas ekonomia egaleco... eble iomete pli, mi vin komprenus. Kaj pri "grandaniman kompenson", kiu kompensos israelajn viktimojn de la du unuaj militoj kontraŭ Israelo (kiu kvankam de pli nacioj atakita, tamen venkis) ? Pri nereligia ŝtato nomata Palestinio, temas pri fantascienco, Islamo ne antaŭvidas nereligia ŝtato kaj neniu islama ŝtato de tiu regiono permesus tion, aŭ komplete ili ŝanĝigus ĝin en islama dum malmulto da tempo, per vorto aŭ per-forto...(kutime pli facile la dua)

nilo46

bildo de falko

Pardonu min Nilo46, eble mi misuzis la vortojn. Mi intencis esprimi "nek riĉuloj nek malriĉuloj", do, klopodi pri sociaj aferoj, pri libereco, homaj rajtoj, ktp. fundamentoj por socia paco. Cetere, Israelo estas ŝtato, kaj la forigita loĝintaro ne; ĉar tiu forigo estas kialo por malami Israelon, kompensu grandanime eĉ redonante domojn kaj terenojn, inkludu tiujn malamikojn en la israela socio, forviŝu religiajn markojn el la ŝtataj aferoj, helpu kaj eduku kune arabajn kaj hebreajn infanoj, kaj post kelkaj jaroj militaj problemoj malaperos. Cetere, Irakio estis nereligia ŝtato, ankaŭ Alĝerio, RASD, Maroko, Libio... Krei ŝtato por religia komunumo, tio estas historia eraro, kaj tio estas Israelo, eĉ se multaj israelanoj estas ateistoj. Pri tio Tom ripetis la oftajn argumentojn pri la amasmortigo, kaj certe tio pezis internacie por akcepti la novan israelan ŝtaton, sed pezi ne estas pravigi. Kial ne rekoni internacie anarhiistan liberan "regionon" (kompreneble, ne ŝtaton)? Aŭ kial ne ciganan ŝtaton? Nazioj mortigis centojn da miloj, krom hebreojn. Por atingi pacon oni devus akcepti, ke hebreoj ne estas la historiaj posendantoj de la lando, ĉar tio okazis antaŭ jarmiloj, kaj ke la nuna posedo estas bazita sur maljusteco. Solvu tiun maljustecon -domoj, landoj, muroj, rasismo, edukado- kaj tiam paco eblos.

bildo de Nilo46

Kara Falko, mi kune kun vi pensas ke respekto de humanaj rajtoj, zorgado pri sociaj aferoj, justa ekvilibro inter "riĉuloj" kaj malriĉuloj kaj libera eksprimo de vorto, politika sinteno, seksemo, religiemo ktp, estas nerezigneblaj postuloj por pli demokratia, humana vivo. Ĝuste tio kio mankas en plejparte de islamaj landoj, eĉ en tiuj kiuj ne estas oficiale "religiaj ŝtatoj" !
Pri Israelo, religia ŝtato, ĝiaj loĝantoj ne estas ĉiuj hebreoj, sed ĉiuj civitanoj povas partopreni en politika vivo kaj agado, do neniu religia diktatoro. Eĉ, post jarojn, israela ŝtato povus fariĝi laika ? (kial ne?)
Maljustecon : domoj, rasismo, edukado, egalaj rajtoj, labormanko (kauze de ekspluatado), kaj multaj aliaj , en niaj okcidentaj "demokrataj landoj" ili abundas.

nilo46

bildo de Tom Nylund

Pardonu min Falko, sed mi ankoraŭ opinias ke vi troe simpligas la aferon. Eble oni ne povas diri ke la judoj estas la posedantoj de la teroj, sed ili devenas el tiuj teroj kaj tial ili havas la rajton fondi tie propran ŝtaton. Dum la 1900-aj jaroj landoj malaperis kaj disfalis kaj novaj ekaperis. La tuta mondmapo estis ŝanĝita. Unu ekz. estas la disfalo de la Otomana Imperio. Kiel rezulto de tio kreiĝis multaj landoj, inter kiuj Israelo estas nur unu: Sirio 1946, Jordanio 1946, Irako 1919, Turkio 1923, Libano 1941, Egiptio 1914 ktp. Ŝajnas ke Israelo estas la ununura lando kies legitimeco estas pridubata, kio estas sufiĉe strange konsiderante ke samtempe kreiĝis multaj aliaj lando.

La teritorio kie Israelo hodiaŭ situas estas la loko kie la juda kulturo kaj religio estiĝis. Judoj loĝis tie dum jarmiloj – ankaŭ dum la diasporo. Ili ankaŭ dum la diasporo starigis fortajn ligojn al sia hejmlando. La judoj estas la ununura popolo kiu havis ŝtatfondiĝon en tiu teritorio! Pro tio estas tute legitime ke la judoj ankaŭ havu propran landon en Mezoriento – ne nur la araboj. Israelo konsistigas malpli ol 1 % de la teroj kompare al la teroj de la araboj!

La teritorio estis maldense enloĝata kiam judoj komencis reveni. Rimarkinda parto de la palestinaj araboj translokiĝis al la koncerna teritorio dum la 1900-aj jaroj. Neniam troviĝis ia sendependa ŝtato nomata Palestino. Judoj aĉetis terpecojn tute laŭleĝe kaj konstruis loĝlokojn apud la loĝlokoj de la araboj. La judoj ne forpelis arabojn, ili ne prenis terojn de la araboj kaj ne prenis ŝtaton de ili, ĉar tia ŝtato neniam ekzistis.

Estis decidite ke en la brita mandata teritorio estus fondota ŝtato por la juda popolo. En 1947 UN rekomendis dispartigon de la teritorio en unu juda kaj unu araba ŝtato. Ĝis tio ĉio ŝajnas esti en bona ordo. Sed troviĝas problemoj en Mezoriento, kiel ni ĉiuj scias. Kiam tiuj problemoj komenciĝis? Kio kaŭzis tiujn problemojn?

La judoj akceptis la planon pri dispartigo en 1947, sed la araboj ne akceptis ĝin! Se oni volas serĉi pri iu momento kiam komenciĝis la problemoj en Mezoriento, tiu ĉi momento devus esti la ĝusta.

Vi asertas ke la nuna posedo estas bazita sur maljusteco. Mi ne konsentas, ĉar la teritorio estis tute juste dispartigita en du pecoj! Tuj la tagon kiam estas pace, Israelo povas retiriĝi el Cisjordanio kaj palestina ŝtato povas esti fondata en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Sed tio signifas ke la palestina estraro devas cedi la perforton, amasigi armilojn, aresti teroristojn kaj ĉesi glori teroristojn kaj agnoski Israelon.

Ambaŭ flankoj devas fari paŝojn - ne nur Israelo!

bildo de Tom Nylund

Saluton Falko!

Dankojn pro via komento. Mi komprenas vian rezonadon, sed kiel vi scias mi ne konsentas kun vi. Vi diras ke mi tro forgesas, sed mi opinias ke vi forgesas unu tre esencan aferon: estis tago kiam Israelo ne regis Cisjordanion. Tiam estis sufiĉe pace. Sed kio okazis? Kial subite fariĝis malpace? Kaj kiu tion kaŭzis?

Fakte estis sufiĉe longa tempo kiam Israelo ne regis Cisjordanion, nome inter 1948 kaj 1967. Sed venis jaro 1967 kiam la najbaroj de Israelo ekmilitis. La samo ripetiĝis en jaro 1973.

La egipta prezidanto Nasser diris en radioparolo la 27-an de majo 1967 (la 5-an de junio la milito eksplodis), “Nia ĉefa celo estas la ekstermo de Israelo...”

Similajn elbuŝigojn religiaj kaj politikaj estroj en la araba/islama mondo faras ankoraŭ hodiaŭ.

Per tiuj vortoj ili ne celas ke Israelo ĉesu ekzisti, sed ke la tuta mezorienta judaro estu puŝita maren (=estu ekstermita).

Kiel do ununura ŝtato nomata Palestino povus solvi tiujn ĉi grandajn problemojn, se la problemoj ne estas solveblaj hodiaŭ?

Israelo kaj la israela armeo ne ekzistas pro sia propra celo, sed pro tio ke en la mondo troviĝas malbonaj fortoj kiuj celas la ekstermadon de la judoj. Israelo nur estas solvo al tiu problemo!

Ununura ŝtato Palestino, komuna por kaj judoj kaj araboj, ankaŭ ne povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel Israelo hodiaŭ, ĉar la najbarlandoj de tia lando daŭre atakus tiun landon pro ties parte juda loĝantaro. (Kaj plej verŝajne ankaŭ parto de la araba loĝantaro de tiu lando agresemus kontraŭ la juda parto de la loĝantaro.)

Do ununura ŝtato neniajn problemojn solvus en Mezoriento!

Troviĝas tiuj kiuj opinias ke ekestu paco se Israelo retiriĝos al la landlimoj de 1967. Sed antaŭ 1967 tiuj landlimoj estis la landlimoj de Israelo. Tiuj homoj forgesas ke la paco rompiĝis kiam la najbaroj de Israelo atakis en 1967 kaj en 1973.

La najbaroj de Israelo komprenis ke estas neeble ekstermi Israelon, do ili komencis novan strategion por atingi tiun ĉi celon: la terorismon.

Tial Israelo ne povas retiriĝi de Cisjordanio antaŭ ol troviĝas firma paco! Pliaj informoj pri tiuj ĉi aferoj troviĝas en mia artikolo "La sekurecaj konsideroj de Israelo": http://esperanto.com/content/la-sekurecaj-konsideroj-de-israelo


povigita de