Du trakukoj de la libro "D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde"

Mi trovis, ĝis nun, du tradukojn esperantajn de la libro “D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde”, el la angla verkistoRobert L. Stevenson. La unua esperanta traduko, de mi konita, estis farita de Fernando de Diego, je la jaro 1985, sub la gvidado de William Auld, kaj presita de Fonto (Brazilo). La duan esperantan tradukon mi trovis interrete ĉe Projekto Gutenbergo. Ĝi estis tradukita de William Morrisson kaj William Mann, je la jaro 1909. Tiu estas, do, pli antaŭa ol la traduko tiu, kiun mi legis unue.
Se ni legas la du versiojn, ni konstatas la flekseblecon kaj riĉecon de la esperanta lingvo kiel lingvo por altkvalita tradukado. Ĝi permesas kaj nuancojn kaj ecojn personajn de iu ajn verkisto. La stilo. Jen, mi kopias pecetojn de la Unua Ĉapitro el la menciitaj tradukoj.
“Sinjoro Utterson, la leĝisto, estis homo kun malglata vizaĝo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. Ĉe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laŭ lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmanĝa vizaĝo, sed pli ofte, kaj laŭte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis ĝinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li ĝuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaŭ kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riproĉi.”
Rakonto pri la pordo. William Morrisson kaj William Mann, 1909.
“S-ro Utterson, la advokato, estis homo kun severa mieno, kie neniam lumis rideto; parole frida, lakona kaj sinĝena; ne eksteriĝema en la esprimo de siaj sentoj; alta, minca, magra, moroza, tamen iel agrabla. En amikaj kunvenoj, kiam la vino konformis al lia gusto, io profunde humana sparkis en liaj okuloj; io, kio neniam riveliĝis en liaj vortoj sed parolis ne nur per la paro da silentaj esprimiloj de lia post-manĝa vizaĝo sed ankaŭ, pli ofte kaj rimarkeble, per liaj agoj. Li rigoris al si; kiam sola, li trinkis ĝinon por puni sian inklinon al bon-kvalitaj vinoj; kaj, kvankam li ŝatis teatron, ties sojlon li ne trapasis jam de dudek jaroj. Sed li tenis sin tre tolerema al aliaj personoj; kelkfoje preskaŭ enviis la grandan animo-forton necesan por la plenumo de iliaj misfaroj; kaj se la okazo presentiĝis, li preferis helpi ol admoni.”
Historio de la pordo. Fernando de Diego, 1985.
- ramokastelo's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Dima Ŝevĉenko
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!

Komentoj
Mi komencis legi la tradukon de William Morrisson kaj William Mann, sed ne finis ĝin. La alia traduko ŝajnas pli komprenebla al mi, eble mi rekomencos kun tiu.
Koran Dankon al vi por la komparado.
/jeckle
Mi konfesas, ke mi ne trovas inda je legado la tradukon de Fernando de Diego.
Ĝi ŝajnas esti mallongigita kaj enhavas multon da neologismoj...
La traduko de la du William estas eble pli malfacila, ĉar ĝi estis verkita en tre frua esperanto. Sed eble tia malfacileco estas pli fidela al la malfacila angla originalo de la dek naŭa jarcento.
Ramĉjo