Ensaluto

E-o en grava israela magazino pri kulturo kaj vojaĝoj

Karaj geamikoj,

En la februara n-ro de la prestigha kultura kaj mondvojagha magazino "Masa Ahher" (hebree "alispeca vojagho"), aperas 5-pagha ege favora artikolo pri Esperanto (aldone), el la plumo de israela jhurnalisto loghanta en Svedio. La artikolo estas riche ilustrita, i.a. per fotoj de la UK-oj en Havano kaj Bjalistoko. Aldone al abundo da faktoj pri la lingvo ghi intervjuas e-istojn el Svedio, Kanado, Israelo kaj Australio.

La artikolo konstatas ke "Esperanto ekzistas pli ol cent jarojn kaj ghi daure evoluas. Ghiaj parolantoj estas disigitaj en chiuj anguloj de la terglobo, ili estas ege aktivaj kaj produktas jhurnalojn, muzikon kaj teatrajhojn. Ili havas naciajn kaj internaciajn organizajhojn kaj ili renkontighas en sennombraj renkontighoj tutmonde".

Ghia konkluda alineo diras:

"Esperanto estas kiel lingva manpremo: du personoj etendas siajn manojn je duono de la distanco inter ili, farante egalan penon kompreni unu la alian.  Esence Esperanto estas reala ilo por egaleco kaj kunekzisto, precize kiel Zamenhof mem priskribis la unuan E-kongreson: "ne renkontighis chi-tie francoj kun angloj, rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj".

La artikolo aperas en perfekta koincido kun la baldaua Internacia Libro-foiro de Jerusalemo (20-25.2), kie ELI havos budon pri E-libroj kaj muziko, kaj prezentos i.a. la novan duoblan KD-n de ELI "Kanti gefratoj kune".

Amike,

Amri Wandel

Prezidanto de ELI

bildo de Dorneles

Komentoj

bildo de andor

Mi nur povas gratuli vian aktivecon!

http://esperantoradom.blox.pl/html Jen estas blog/ar/o de nia loka E-grupo.Mi invitas vin por viziti kaj legi.

bildo de Dorneles

Dankon! Oportune mi travidos vian retejon. Interreto estas grava ilo por la pluvivigo de E-o.

César Dorneles


povigita de