Ensaluto

Ekonomia Esperantismo kaj Novesperantismo kune por sociekonomia tutmonda revolucio

bildo de vallef
 Tradicie, la misio de esperanto-organizoj estas "instrui kaj diskonigi esperanton".
Laŭ ni, membroj de la movado Ekonomia Esperantismo, tio estis necesa dum la periodo de Zamenhof ĝis pli malpli la unua centjariĝo, por vivantigi la lingvon. La esperanto-movado brile plenumis sian mision. Nun, estas novaj misioj sed la esperanto- organizoj plu agadas laŭ la tradicia maniero, por plenumi mision jam plenumita.  La samaj laborpremisoj, strategioj kaj labormetoj ne tiom bone efikas. Pro tio la movado stagnas. Niaopinie, ekboligado movada nur eblos se la movado elektos novajn misiojn. Kiuj estas tiu novaj misioj?

Ĝisfunda aplikado de Esperanto kiel prodedeŭtika lingvo

 Rilate al la instruado de esperanto, temas pri ĝia profesiigo kaj vasta aplikado de esperanto kiel propedeŭtika lingvo.
 Do la tradiciaj esperanto-organizoj fariĝu lingvo-lernejoj kun profesiaj instruistoj. Oni povas eĉ instrui esperanton senpage, kaj la ceteraj lingvoj enspezigu la asociojn. La instruistoj estu plej ofte alilandaj instruistoj kiuj instruu kaj esperanton kaj sian nacian lingvon kiel frendan lingvon. Do estos merkato por lingvo-instruistoj sciantaj esperanton, kaj tio venigos profesiajn lingvo-intruistojn al Esperanto.  Por ekzemplo, brazila  instruisto povos iri al Togolando por instrui kaj esperanton kaj la portugalan, usona instruisto iros por instrui kaj esperanton kaj la anglan al Rusio. Togolanda instruisto povos iri Meksikio por instrui kaj la francan kaj esperanton ktp. Oni povas krei programojn por tiaj interŝanĝoj, starigante mondan reton de profesiaj Esperanto-instruistoj.
Nu, Intraespo preparas projekton por tiu celo.

Tria Sektoro Novesperantista

 Por la tiel nomata tria sektoro - neregistaraj organizoj sen profitaj celoj (NROj) -  estu esperanto laborlingvo.
Estos do organizoj laborantaj sur la kampo de mikrokredito, edukado de senpovaj infanoj, internacia interŝanĝo, profesiigaj kursoj por gejunuloj, socia turismo, justa komerco ktp, kiuj uzos Esperanton por kontakti similajn organizojn tra la mondo kaj formi reton interkunlaborantan.

El kie venos tiuj NROj adoptantaj esperanton kiel laborlingvon?

 Unue, ili povas esti novfonditaj organizoj. La esperantistaro mem fondu tiajn organizojn kaj ili estos denaske novesperantistaj organizoj.
 Due, tiaj organizoj jam ekzistantaj adoptu esperanton. Do NROj kiuj nuntempe uzas nur la anglan kaj aliajn naciajn lingvoj ekparolos Esperanton.
Trie tradiciaj esperanto-organizoj adoptu socian celon, flanke de la instruado de esperanto kiel propedeutika lingvo. Tio ne signifas, ke ili bezonos forlasi la movadon. Okazos ke anstataŭ labori nur per la tradicia duopo “instrui kaj diskonigi Esperanton”, la novesperantistaj organizoj agados konkrete por plibonigi la mondon kaj esperanto rolos kaj kiel laborlingvo kaj kiel enspezofonto kadre de la profesia propedeŭtika lingvo-instruado.

Kion signifas “sen profitaj celoj”?

Ni observu, ke paroli pri neprofitaj celoj ne estas paroli pri amatora agado. Esti neprofitcela organizo signifas, ke nek la estraro nek la membroj de la organizo rajtas dividi inter si la profitojn el la agado de la organizo. Ĉiu lando havas sian leĝaron pri tiaj organizoj. En Brazilo, por ekzemplo, estas leĝo kiu permesas ekzisto de NROj kies estraranoj povas ricevi salajron, sed ja oni nenian povas distribui eventualan profiton. Cetere, NROj brazilaj povas agadi divermaniere por enspezi monon por plenumado de siaj sociaj celoj. Kompreneble, donacoj estas nur unu el tiuj enspezo-fontoj. Certe tiel estas em
Ĉio ĉi apartenas al al kampo de la tiel nomata novesperantismo. Laborkampo por homoj kiuj ne volas perlabori monon per esperanto, sed volontule kontribui por plibonigo de la mondo.
Per tio oni klare difinas la rolon de ne-registaraj organizoj en nia novesperantisma revolucio: vaste aplikadi esperanton en kunteksto de tutmondiĝo sur la kampoj de edukado, pluklerigado, sociasistado, mikrokredito, socia turismo, justa komerco ktp, nome sur la kampo de la tria sektoro.

Restas la revolucia rolo de ekonomia esperantismo. Kio ĝi estas?

Ekonomia Esperantismo estas movado sur la kampo de profitcelaj kampoj, do temas pri entreprenoj kiuj adoptas esperanton kiel laborlingvon kaj pri homoj kiuj volas perlabori monon per esperanto. Jen la membro-kategorioj de Intraespo:
 ENTREPRENISTO: membro kun partnera partopreno en kia ajn entrepreno;·          
KADRULO: membro, dungita de privata entrepreno, plenumanta estran rolon;·         
 MEMSTARULO: membro, kiu ne estante ligita al formala entrepreno, estas komerca reprezentanto, servo-plenumanto, vendisto, manartisto, memstara entreprenanto aŭ kun similaj aktivaĵoj;·        
 LIBERALA PROFESIULO: membro, kiu praktikas liberalan profesion;·         
 KONSULTISTO: membro, kiu asistas en kiu ajn branĉo de la merkato;·          
INSTRUISTO: membro, kiu instruas la internacian lingvon Esperanto, nepre kvalifikita, prefere kun atesto pri kapablo aljuĝita de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj – ILEI – aŭ samspecaj institucioj, kaj profesie dediĉas sin al la instruado de la internacia lingvo Esperanto, memstare aŭ entreprene;·          
TRADUKISTO: membro, kiu estas tradukisto kaj uzas la internacian lingvon Esperanto kiel unu el siaj laborlingvojn.
Nu, entreprenoj adoptatantaj esperanto kiel laborlingvon agados sur la kampo de la esperantista ekonomio, kiu laŭ la statuto de Intraespo
 “estas la aro de ĉiuj ekonomiaj aktivaĵoj en kiuj la internacia lingvo Esperanto ĉu rekte, ĉu nerekte, rolas kiel laborlingvo.”
La segmentoj de la esperantista ekonomio estas ĉiu segmento kie esperanto povos roli kiel rekta aŭ nerekta laborlingvo,  do plenvasta estas la afero. Jen tiuj segmentoj cititaj en la statuto de Intraespo:
La instruado de la internacia lingvo Esperanto; La instruado de fremdaj lingvoj, kun Esperanto kiel propedeŭtika lingvo; La tradukado de la internacia lingvo Esperanto al etnolingvo kaj de etnolingvo al la internacia lingvo Esperanto; ; a internacia komercado; La eldonindustrio; La aŭdvida produktado; La distanca edukado kaj instruado; La amuzindustrio; La turismo-industrio; La organizado de ĉiaspecaj eventoj; La produktado de memorigaĵoj kaj varoj ligitaj al la esperantista kulturo; La produktado de komputilaj programoj por tutmonda uzado; La amaskomunikiloj, inkluzive de la reta gazetaro; La lanĉo kaj administrado de esperantistaj markoj; Ĉiaspecaj servoj por internacia interŝanĝo;  La servoj en la fako de informteknologio; La servoj de kultura produktado; La servoj de entreprena konsultado kaj asistado; La servoj de loĝistiko, transportado kaj distribuado; La servoj liverataj de liberalaj profesiuloj; La servoj de komerca perado kaj reprezentado; Kiu ajn alia branĉo, en la sfero de komerco, servoj, industrio aŭ produktado kaj prilaborado de nutraĵoj. 
Nu, tre resume ekonomia esperantismo estas movado kiu stimulas la aplikadon de esperanto al la ekonomio kaj klopodadas starigi praktikaj eblecojn por tutmonda interŝanĝo de la entreprenaron adoptantan esperanton. Alia celo de Ekonomia Esperantismo estas stimuli la disvolvadon de la esperantista ekonomio per projektoj direktataj al ties specifaj segmentoj. Intraespo baldaŭ publikigos la dokumenton em la portugala lingvo, nome “Fundamentos da Economia Esperantista e do Neoesperantismo” (Fundamentoj de la Ekonomia Esperantismo kaj de la NovEsperantismo), kiu poste estos tradukita al Esperanto kaj al plej granda nombro de naciaj/etnaj lingvoj. Tiu dokumento pli funde pritraktos tiujn du ismojn.
Nu, jen malfermiĝas novaj perspektivoj por esperanto. Ĉu la jam ekzistantaj esperanto-entreprenistoj kaj asocioj kaj kluboj kaj ligoj de esperanto agnoskos aŭ ne la novesperantismon kaj ekonomian esperantismon, tio estas nur detalo. Alea jacta esti... kaj ni trairu la Rubikonon.


povigita de