El kiu lando vi estas?
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 22 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
- Kiu konas Sin,Dr,Giso Brosche?
- Mortofteco en la 17-a jarcenta Londono
[pli]


Mi estas el Hungario, Budapeŝto
VIZI László el Budapeŝto
Mi estas el Usono.
Mi estas el Usono. Mia urbeto estas Fair Lawn, en Nov-Jerzio.
Mi loĝas en Stokholmo, Svedio.
Mi do loĝas proksime al Kalle, principe nur ĉ. 40 minutojn per trajno. Do, mia urbo estas Upsalo (Uppsala), kaj ĝi situas en Svedio.
Mi estas el urbo Krasnodaro, ĝi situas en la sudo de Rusio
Mi loĝas en Katmando, estas la ĉefurbo de Nepalo.
Troviĝas tie ĉi "centoj" de esperantistoj, inter ili, 10-20 bone parolas la lingvon. Venis 38 homoj dum la nacia kongreso de Nepala Esperanto-Asocio kaj 34 dum la EKKo-Renkontiĝo. EKKo signifas Esperanto-Klubo de Katmando.
Razeno
http://razeno.blogspot.com
Vizitu min ĉe http://razeno.blogpsot.com
"Razeno
http://razeno.blogspot.com
Vizitu min ĉe http://razeno.blogpsot.com"
Vidu: la lasta ligilo aperas kiel "blogPSOT" antataŭ "blogSPOT". Vi devas kontroli ĝin.
Fakte, la nomo de mia urbo estas Oakland Park sed ĝi estas nur urbeto ene de la pli granda urbo de Fort Laŭderdale. Ĉar la UK estos en Kubo ĉijare kaj mia registaro ne flegas kontaktojn kun la registaro de Kubo, mi kongresos kun mia vivkunulo brazila ĉe la Internacia Kongreso en Strasburgo de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto (informoj troviĝas ĉe Esperantoland.org)
Mi estas el lando, kie la veturantoj al Ruslando iam portis ĉapelojn kun kornoj. Troviĝas homoj kiuj opinias, ke temas pri mito ĉar ili plej ofte faris negocojn, kiam ili ne ŝtele rabis homoj :-).
KaraGu
En Bretonio, en la okcidento de Francio
Mi estas el Finnlando.
Zvolen, centra Slovakio. Sed mi studas en Brno, Ĉeĥio.
Amike / muzike
Mi estas el Brazilo. Mia urbo estas Marakanauo kaj mi studas en Fortalezo.
Mi estas en la Usona ŝtato Vermont, proksime al ĝia ĉefurbo Montpelier.
Ĉu en la foto estas vi, kaj vi kun la tigro ??? oh ĉu vi timas ?
Mia familio loĝadis dum longa tempo en Middlebury kaj mia frato ankoraŭ loĝas en Burlington.
Mi estas en nordokcidenta Usono, apud la Puĝeta Markolo.
Mi loĝas en la urbo Nov-Jorko en Usono.
Mi loĝas en lando : Francio, regiono : Alzaco, urbeto : Masevau (mankas lasta litero : ikso) (prononco : mazvo), ĉ. 3500 enloĝantoj, en bela verda valo, ĉ. 30 km okcidente de Mulhouse.
Saluton al ĉiŭj!
Mi estas el Svedio. Nun mi loĝas en Lidköping, malgranda urbo sude de nia plej granda lago, Vänern.
GiTa
Mi estas el Severomorsko kiu estas ĉefurbo de La Norda Milita Ŝiparo de Rusujo!
Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!
mi loĝas en Antverpeno, Belgio. (kaj estas en pasporta servo :)
Mi loĝas en la nord-oriento de Germanio. Regiono nomiĝas Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ni havas multaj lagoj ĉi tie. Urbeto estas Malchin, sed ne estas granda urbo proksime.
Mi ankaŭ estas de Germanio, sed de Leipzig, kiu situas en Saksio, en la orienta parto de Germanio. Estas belega kaj vizitinda urbo!
Mi estas el Belarusio, Minsko. Tro malmultas esperantistoj en mia lando, do mi esperas, ke almenaŭ ĉi-reteje ni povos komunikiĝi.
Mi loĝas en Flandrujo, la norda parto de Belgio. Flandroj parolas lingvon, kiu similas al la nederlanda. Lerneje la infanoj lernas "la ĝeneralan nederlandan". La flandraj dialektoj iom post iom malaperas... bedaŭrinde.
mi estas el Lasvegaso en la usona ŝtato Nevado, sed nuntempe mi loĝas en malgranda urbo, kiu nomiĝas Kooĉio en Japanio.
saluton al ĉiuj. :)
Mi loĝas en lando, kies registaro malpermesas, ke la civitanoj partoprenu la nunajaran kongreson de la Danĝera Lingvo...
Leland Bryant Ross = ROS’ Haruo
Seatlo (Usono)
Do, vi neestas el "Seatlo (Usono)"? Alie, mi alprenus Persion, ktp. Certe Usono ne malpermesus.
Mi estas el regiono nomita Andaluzio, en suda Hispanio.
Mi loĝas en Francujo, Savojo
http://apogilo.webou.fr/index.php?site=esp
Mi loĝas en Toronto, la plej granda urbo en Kanado.
Mi loĝas en Montequinto (Monto Kvina), kvartalo de Dos Hermanas (Du Fratinoj), urbo tre proksima al Sevilla (Sevilo), ĉefurbo de Andalucía (Andaluzio), regiono suda de España (Hispanujo), lando de Eŭropo, kontinento de la Tero, planedo de la Suno, suno de Sevilo (kvankam iom pluvas ĉi tiujn tagojn).
Do mi loĝas precipe surTere ;-)
Pli pri Sevilo, kie mi naskiĝis: http://eo.wikipedia.org/wiki/Sevilo
Rid(ig)u per http://feti-chistes.es/?lg=eo
Mi estas el Rusio, el urbo Moskvo
Mi renkontis vin en Bjalistoko dum la Universala Kongreso (2009) Vi estis "katino" dum la kunsido de "Rondo Kato". Ĉu vere?
D.Burchardt
Mi estas hungara knabo el Budapeŝto.
Mi loĝas en S-Peterburgo, Rusio.
Mi loĝas en Porto Alegre (Portalegro), en la ekstrema sudo de Brazilo.
César Dorneles
Mi loĝas en Rusio, urbo Korolov (apud Moskvo).
Ĝuste en mia urbo estis konstruita la unuaj sputniko kaj kosmoŝipo "Vostok".
Mi estas ie en Belgio...
http://verofotio.over-blog.com ~ http://veromondo.blogspot.com ~ http://veropedio.over-blog.com
Mi loĝas en... interreto! Tio ĉi estas vero, ĉar mi malŝparas preskaŭ tutan mian liberan tempon retumante. Fizike, tamen, mi troviĝas en Aŭklando, kiu estas la plej granda urbo en Novzelando. Mi studas en Aŭklanda Universitato.
Verdire, mi devenas de St.Peterburgo, Rusio, kie mi loĝis unuajn 25 jarojn de mia vivo. Sed antaŭ iom da tempo mi devis forlasi la landon pro politika reprezalio. Do, nun mi estas en Novzelando.
Saluton al ĉiuj!
Mi loĝas en "Valenciennes", kiu troviĝas en norda Francio(apude Belgio).
Mi estas komencanto! do, se vi ekvidas erarojn en mia skribado, diru ĝin al mi! dankegon :-))
Mi loĝas en Tupã, eta urbo de ŝtato San-Paŭlo, Brazilo.
--
La filo de Manolo
Mi loĝas en malgranda vilaĝo en suda Germanio.
Mi loĝas en Bruselo, ĉefurbo de Belgujo.
saluton al ĉiuj !
Saluton,
Mi loĝas en Bruselo.
Mi eklernis esperanton en 2009 kaj mi tre ŝatas la internacian lingvon.
Mi ankaŭ ŝatas legi, ludi goon kaj vojaĝi per biciklo.
Mi ankaŭ loĝas en Bruselo, en Evero, sed mi transloĝiĝos al Stokelo.
Mi loĝas en Laŭzano ... sed mi naskiĝis kaj kreskis en Ĝenevo. ;-) (Svislando)
Daniel Schöni Bartoli
Prilly, Svislando
Saluton! Mi estas el Honkongo- la urbo en Ĉinio. Komunikadu kun mi Esperante! Bondezirojn Amike!