Ensaluto

El kiu lando vi estas?

Mi estas el Moskvo, kiu estas ĉefurbo de Rusio.

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de MFranco

mi loĝas en Valparaiso, Ĉilio.

bildo de terpomo

Mi estas el Francio. Mi loĝas en Villejuif, apud Parizo.

bildo de Kelli

Mi estas el Brazilo, naskiĝis en Rio de ĵaneiro kaj nun mi loĝas en ŝtato el Parao.

bildo de Marcel

Mi ankaŭ estas Brazilano, loĝas en Vitória, en ŝtato el Espírito Santo.

Filo de miaj gepatroj.

bildo de ferhar

Mi venis el urbo Jászberény, Hungario.

bildo de Blanka_Meduzo

Mi loĝas en la urbo Kioto, kiu estas la antikva ĉefurbo de Japanio antaŭ ĉ.1200 jaroj.

Mi estas malino.

bildo de EOfanPL

Mi estas el Pollando, el malgranda urbo Piotrków Trybunalski, kiu kuŝas apud Lodzo, en la centro de la lando.

bildo de Ignacio Carrera

Mi estas el Hispanujo, urbo Oviedo.

"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)

bildo de JTarducci

Mi loĝaŝ en Italio.

Esperanto ĉie kaĵ ĉiam !

bildo de marzhin_d

Mi naskiĝis en Katowice/Pollando kaj nun vivas en Wiesbaden/Germanio.

bildo de Valodnieks

Saluton! Mi estas el Germanio. Mi loghas en Munkeno.

bildo de apb78

Salutojn el Danio!

mi loĝas en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio.

bildo de Fábio Roberto Mota Monteiro

Saluton el Fortalezo!
Mi loĝas en nordorienta Brazilo, en granda urbo, kiu nomiĝas Fortalezo.
Vi povas vidi ĝiajn fotojn ĉe mia profilo.

Fabjo Montejro

bildo de jamesbarnhill

Mi loĝas ĉe Washburn, Illinois, Usono, proksima Peoria. Ĉirkaŭ tri horo de Ĉikago.

bildo de Wi_K

Saluton! Mi estas esperantano, kiu naskiĝis en Honkongo:-).

bildo de Poeto

Sanu ĉiuj! Mi estas el urbo Salavat, kiu situas en la suda parto de Fantazio, t.e. Baŝkirio (kvazaŭsuverena respubliko en la Rusia Federacio). Baŝkortostano estas bela, sed, ho ve, jam preskaŭ senesperantista ( kompare kun la kvanto de esperantistoj aktivintaj en la iama Sovetia Baŝkirio). Mi revas pri la nova epoko, kiam ankaŭ en Baŝkirio abundos esperantistoj kaj esperantaj turistoj> Bonvenu, karaj, en mian belan hejm-landon por gustumi la baŝkiran mielon aŭ ĉeval-lakton (kumison) ka. Amike via: gafur gazizi

En la mondon venas nov-agento!

bildo de darryl

Mi esta de la Ŝtato Georgia. Ĉu estas Kartvelio aŭ Georgio por la Ŝtato?

bildo de Eduardo

Mi estas el Juárez, kiu estas granda urbo el nordo de Meksiko.

bildo de terano

Saluton el Amadora, Portugalio.

bildo de Wel-brazilulo

Mi naskiĝis kaj vivas en Brazilo.

bildo de krull

Mi estas el Brazilo, Rio de Ĵanejro...
:)

[ ]
Renato

bildo de Nulo

Mi loĝas en Madison, Wisconsin, la Usonon ŝtaton.

bildo de pnascentes

... Mi estas el Rio de Ĵanejro, Brazilo, nuntempe loĝanta en la brazila ĉefurbo, Braziljo.

bildo de ore

Salutojn al ĉiuj konatoj kaj (espereble) konotoj rekte el Eŭskio!

bildo de hxod

Mi naskiĝis kaj kreskiĝis en la Amazona regiono de Brazilo. Sed nun mi loĝas en la jena adreso:
en la universo vi vidos la Lakta Vojo, tie troviĝas Sunsistemo, el la suno vi vidos bluan planedon nomigita Tero (tuj post Marso), en la Suda Amerika kontinento, en lando Brazilo, en ŝtato Amazono, urbo Manaus (2 milionoj da loĝantoj), tie, eble vi trovos min, alikaze, serĉu min ie damne ajn. :P

Sammondane,
Ĥod

Sammondane, Elias

bildo de yagitakeshi

Mi estas en Japanio. Mi loĝas en urbo Funabaŝi, gubernio Ĉiba, proksime de Tokio.

bildo de Karel

Mi loĝas en malgranda urbeto Štětí ĉe rivero Elbo en norda Bohemio. Pli frue Ĉeĥoslovakio.

Karel Votoček

bildo de Flama floro

Saluton ! Mi estas el Vjetnamio. Nuntempe mi loĝas en Hanojo - ĉefurbo de Vjetnamio kie okazos komuna seminario ( KS ) de junaj aziaj esperantistoj ( ĉefe de junuloj el Koreio, Japanio, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj alilandanoj ) en decembro 2010 kaj Universala kongreso de Esperanto en la jaro 2012.

bildo de petro

Sal ĉiuj samideanoj!
Mi vivas en malgranda urbo Murowana Goślina en Pollando, situata norde de Poznano.
Ĉion bonan al ĉiuj Esperantistoj :)
Petro

bildo de Esperanto-urbo

Mi loĝas kaj aktivas en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Mia loĝejo estas ankaŭ mia laborejo: la Interkultura Centro Herzberg. Vizitu min! http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de Zsofia

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo meze de Germanio. Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro organizas Esperanto-kursojn,

bildo de vojo

Naskiĝis mi en Kolombia, loĝas en Germanio, Hamburgo kaj mia koro estas en Esperantujo monde

esperanto

bildo de Aristophio-Alves-Filho

Mi estas el Brazilo, urbo Maceió, ĉefurbo de la nordorienta ŝtato Alagoas.

Aristophio Alves Filho

bildo de Dante

Saluton, mi estas el Ĉeĥio 20 km de Aŭstrio kaj 20 km de Slovakio.

bildo de Laila Sol

Mi estas el Peterburgo, Rusio

bildo de abuadil

Saluton al ĉiuj!

Mi estas de "Les Lilas", en la parizana regiono (Francio).

bildo de Stan

Mi estas el Stavropolo, urbo en suda Rusio

bildo de mireksoteria

Mi devenas el Slovakujo - urbo Leopoldov. Aktuale mi vivas en Ĉeĥujo en la landlima urbeto Bělá nad Radbuzou, najbare al Germanujo.

bildo de nebulo

Mi estas el Serbio, lando en sud-orienta Eŭropo

mateno ŝanĝos ĉion

bildo de Eder Benedetti

Mi loĝas en la urbo Ferraz de Vasconcelos(uff! grandega nomo, ĉu ne?), apud la plej granda urbo el Latina Ameriko nomita San Paŭlo en sudorienta Brazilo.

bildo de allan

Mi estas en Natal, Brazilo, nordorienta marborda mirinda urbo!

bildo de Rubeno

Mi naskiĝis en Bogoto, Kolombio, sed loĝas en Kalio, okcidente de la ĉefurbo. Oni diras ke Kolombio estas danĝera lando kaj mi... mi devas konfesi ke jes. Kaj, kun honto, mi devas aldoni ke la plej danĝera urbo en Kolombio estas Kalio.

Mi tute ne rekomendas ke eksterlanda viro venu al Kalio. Ĉi tie li trovos la plej belajn kaj ĉarmajn virinojn de la mondo kaj tre eble la viktimo ne plu volos reiri hejmen!

Se vi havas edzinon kaj vi venas al Kalio, la plej danĝera loko de la mondo estos via domo se via edzino malkovras kial vi sopiradas tiel profunde!

Viroj venu konsciaj pri la danĝeroj. Virinoj venu trankvile. Mi estas en Pasporta Servo.

bildo de Sternchen

Mi estas el Guben. Tiu estas dispartigita urbo; la orienta parto apartenas Pollandon, la okcidenta Germanion. Mi estas el la germana parto.
Sed aktuale mi studas en Dresden (Germanio).

bildo de Profa12

Mi estas el Slovakujo, kaj mi loĝas en urbo Šurany sur suda parto de nia lando.

Mi salutas ĉiujn.

bildo de verdeca2411

mi estas ĉina esperantisto,kvankam lernis esperanton antaŭ pli ol 22 jaroj ,tamen mia nivelo estas ankoraŭ ne sufiĉe alta en nia kara esperantujo.Esperanto estas mia granda hobio ,kaj dank'al ĝi mi havigas al mi multajn amikojn diverslandajn,kiuj certe estas bonkoraj kaj afablaj.

por mi estas granda plezuro ,ke mi povas komunikiĝi kun aliaj amikoj

bildo de Karesema

Mi estas el Brazilo..el la plej suda regiono nome Suda Riogrando, ĉefurbo Porto Alegre.

Mi elkore deziras al tiu ĉi nova esperanta komunumo, tiom da sukceso kaj apogo kiom ĝi meritos pro laboro favore al nia afero. Estu ni, ĉiuj kunhelpantoj kaj kunlaborantoj de tiu ĉi apoginda virtuala informokanalo. Karesema!
" Unueco estas garantio de

bildo de verdeca2411

vi pravas kerne,jes,la ret-paĝo de esperanto.com estas informokanalo por ni ĉiuj geespeantistoj tutmondaj.mi estas ĝoja ,ke mi havas ŝancon fariĝi ĝia mombro.

por mi estas granda plezuro ,ke mi povas komunikiĝi kun aliaj amikoj

bildo de Vaskonti

Plezure mi aliĝas al tiu bela pitoreska kompanio:
Mi estas el Sofio, Bulgario.

bildo de Wi_K

Saluton! Mi estas el Honkongo- la urbo en Ĉinio. Komunikadu kun mi Esperante! Bondezirojn Amike!

bildo de Daniel

Mi loĝas en Laŭzano ... sed mi naskiĝis kaj kreskis en Ĝenevo. ;-) (Svislando)

Daniel Schöni Bartoli
Prilly, Svislando

bildo de Custinne

Mi loĝas en Bruselo, ĉefurbo de Belgujo.
saluton al ĉiuj !

Saluton,

Mi loĝas en Bruselo.

Mi eklernis esperanton en 2009 kaj mi tre ŝatas la internacian lingvon.

Mi ankaŭ ŝatas legi, ludi goon kaj vojaĝi per biciklo.


povigita de