Esperanto.com: nia komunumo

En la antikva Romio

bildo de Dorneles

Sklavoj

Riĉa romiano povus havi eĉ 20 mil sklavojn. Senatano havis je sia dispono 1000 sklavojn; imperiestro, 20 mil.

Virto kaj vireco

Virto kaj vireco estas preskaŭ sinonimoj. Ili partumis la saman etimologion: el vir- (viro).

Paedagogium

En la hejmo de riĉaj homoj estis speco de lernejo destinitaj al junaj sklavoj, kiuj lernis etiketojn kaj iom da instruado por ebligi ilin estontece eĉ labori kiel sekretarioj de siaj posedantoj.

 

Ŝarĝŝipoj

Ŝarĝŝipoj (naves onerariae) povis atingi la rapidecon de 9 kilometroj po horo. Tio signifis ekz., ke vojaĝo de Aleksandrio (Egiptio) al la haveno de Ostia daŭris 18 tagojn.

Romia Imperio: Ostia Antica, Italio
Romia Imperio: Ostia Antica, I…

Conturbenium

Conturbenium nomiĝis la fakta unuiĝo inter sklavo kaj sklavino sed ĝi havis nenian juran valoron, tio estas, sklavoj ne geedziĝis. Ne ekzistis tiukaze la jura figuro de parenceco inter patroj kaj gefiloj en tia situacio. La afero nur ŝanĝis poste pro la influo de la kristanismo.

Etruska lingvo

Laŭ Tito Livio la etruska lingvo kontribuis al la latina kun vortoj ekz. urbs (urbo), histrio (aktoro), persona (masko) kaj diversaj propraj nomoj.