Ensaluto

Eraroj

Informu ĉi tie pri diversaj eraroj en la interfaco de Esperanto.Com

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de Cvi Solt

Urbo kaj lando aperas dufoje kiel eblaj filtroj

bildo de Cvi Solt

En la mapoj mankas la urboj en Israelo. Aperas nur "west bank"

bildo de Dima Ŝevĉenko

Estas uzataj mapoj de Google. Do, se ili enhavas iujn erarojn aŭ mankojn, ni bedaŭrinde povas fari nenion.:(

bildo de Cvi Solt

Pardonu Dima - sed en la mapoj de Google oni vidas eĉ la plej malgrandan vilaĝon, kaj nenion en Israelo en la mapoj en via retejo. Mi metis en albumo "mapo" ĉe mia konto la mapojn de Googlemaps kaj la mapon en esperanto.com

Amike
Cvi

bildo de Arkadio

Saluton, Dima!
Mi kunpuŝiĝis unu amuzan problemon.
Foto entenis en nomo de "file"-o (ne scias tiun-ĉi vorton :)
okaze "g x", kiu estis konvertita (en enhavo de blogaĵo) en "ĝ" post de alŝuti.
Kompreneble ke ligilo al foto en blogaĵo fariĝis nedeterminita.
Mi certe "g x" forigis, sed problemo restis. :)
(En mia fotoalbumo - "Svisa ĝardenisto")

bildo de Mikaelo.l

Mia foto ne staras ĝuste (tiu-direkte kiel ĝi estas aliloke). Kiel mi povus korekti tion?

Mikaelo Lajbman

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mikaelo.l skribis:
Mia foto ne staras ĝuste (tiu-direkte kiel ĝi estas aliloke). Kiel mi povus korekti tion?

Ĉu vi povas pli detale priskribi la problemon? Dankon.

bildo de Karesema

Mi ankoraŭ ne entute esploris ..se mi trovos iun ajn erareton, mi volonte diros.

Mi elkore deziras al tiu ĉi nova esperanta komunumo, tiom da sukceso kaj apogo kiom ĝi meritos pro laboro favore al nia afero. Estu ni, ĉiuj kunhelpantoj kaj kunlaborantoj de tiu ĉi apoginda virtuala informokanalo. Karesema!
" Unueco estas garantio de

bildo de Dima Ŝevĉenko

Antaŭdankon!

bildo de boriso

Saluton !

Ŝajnas esti iu fuŝo pri antaŭvido de mesaĝoj kaj blogaĵoj. Kiam mi verkas mesaĝon kaj elektas "antaŭrigardo", kaj poste dum mi estas en la antaŭrigarda vido provas fari ŝanĝojn al mia mesaĝo, tiuj ŝanĝoj ne estas efektivigata se mi klakas "konservi" aŭ "sendi", kaj nek se mi denove volas vidi la antaŭrigardon. Interese, kiam mi verkas komentojn en la forumo tiu problemo ne ekzistas.

Ĉu aliaj ankaŭ spertis tion?

bildo de Dima Ŝevĉenko

boriso skribis:

Dankon! Ni esploros tiun ĉi problemon!

bildo de Marie Chesnelle

Jes, vi tute pravas, mi spertas la saman problemon en mia blogaĵo...

~ ~ ~   verOpedio   ~ ~ ~

bildo de brilanto

Ŝajne ne ekzistas aŭtomata ŝanĝo al supersignoj, se en la alvoka titolo jam aperas ikso..
Ĉu venos tia?
Ĵus hodiaŭ mi vidis esperantujo.ning.com - kompreneble kun tre simila socia retejo kaj fascinaj eblecoj - inter alie tian aŭtomatan ŝanĝon (se ne malebligita pere de ^-oj).

Tio utilus ĉe publikaj komputiloj, kie ne eblas instali klavarfasonojn, pelilojn aŭ iujn aliajn ŝanĝojn de la mastruma sistemo..

Aŭ ĉu per ia aldona virtuala klavaro?

Sukceson..
Robert.

esperantopori.wikispaces.com

bildo de Dima Ŝevĉenko

brilanto skribis:

Dankon! Solvo de tiuj problemoj estas nia prioritato.

bildo de musineto

Mi vidis tion je la paĝo "Miaj grupoj"

Miaj grupoj
<?php return strtr('You might be interested in an OPML feed containing feeds from all your subscribed groups.', array('!url' => url('og/opml'))); ?>
Grupoordiga piktogramo Administranto Manage

bildo de Dima Ŝevĉenko

Riparita. Vorton "Manage" ni tradukos iom poste

bildo de boriso

En profilo, menuero "lastaj ŝanĝoj de stato", aperas la jeno:

boriso's Statuses
<?php $account = user_load(array('uid' => arg(1))); if (!$account->uid) { echo t('This user has no statuses yet.'); return; } $count = facebook_status_has_status(arg(1)); if (!$count) { global $user; if ($user->uid == $account->uid) { echo t('You have no statuses yet.'); } else { echo t('@name has no statuses yet.', array('@name' => check_plain($account->name))); } } ?>

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ĉi tiu ero estis ĝenerale forigita pro ne bezono.

bildo de Dima Ŝevĉenko

boriso skribis:
En profilo, menuero "lastaj ŝanĝoj de stato", aperas la jeno:

boriso's Statuses
<?php $account = user_load(array('uid' => arg(1))); if (!$account->uid) { echo t('This user has no statuses yet.'); return; } $count = facebook_status_has_status(arg(1)); if (!$count) { global $user; if ($user->uid == $account->uid) { echo t('You have no statuses yet.'); } else { echo t('@name has no statuses yet.', array('@name' => check_plain($account->name))); } } ?>

Ni provos solvi tion iom poste.

povigita de