Esperanto-bibliotekoj

Mi estas kunlaboranto (volontulo) de la E-biblioteko en Kortrijk, Belgio. Jam delonge mi deziras krei iun forumon por esperantaj bibliotekoj tutmonde, cele al pli bona kunlaboro. Mi demandas min ĉu E-librujo estas taŭga forumo, aŭ ĉu preferindas krei apartan forumon.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 23 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
- Kiu konas Sin,Dr,Giso Brosche?
- Mortofteco en la 17-a jarcenta Londono
[pli]

Saluton!
Ŝajnas, ke estas preskaŭ nenia respondado en tiu ĉi forumo sed mi ne scias kie estus pli vizitata diskutejo. Antaŭ proksimume 20 jaroj estis pli da aktivado en la biblioteka fako, ekz-e ekzistis tiam TEBA (Tutmonda Esperantista Biblioteka Asocio) kiu havis sian Bultenon. Ankaŭ aperis en 1989 Biblioteka terminaro fare de Doug Portmann kaj Koralo. Sed verŝajne vi jam scias ĉion ĉi.
Estas bone, ke vi volas krei forumon por esperantaj bibliotekoj tutmonde. (Mi estis bibliotekisto antaŭ deko da jaroj sed dum la lasta parto de mia kariero mi estis datum-baza administranto.)
Sukceson al vi! Se tia forumo formiĝos (aŭ se vi jam faris ĝin aliloke) mi volonte enrigardus de tempo al tempo. Certe ekzistas interesitoj pri la fako ĉar mi rimarkas ke listiĝas pluraj bibliotekemaj homoj inter la UEA-delegitoj en ĝia jarlibro kaj ankaŭ inter la uzantoj de esperanto.com.
Danke vin salutas,
Bruce
Bruce Crisp
PS Mi faris kelkajn fuŝojn en mia antaŭa mesaĝo. Pardonu! TEBA estis Tutmonda Esperanta Bibliotekista Asocio. La bulteno havis la titolon Biblioteka bulteno.
Bruce Crisp