Ensaluto

Esperanto kaj geinfanoj : kiel helpi ilin cxiutage praktiki esperanton ?

Mi bonvolas koni viajn travivaĵojn pri instrui esperanton al infanoj kaj speciale al viaj propraj infanoj.
Ankaŭ mi bonvolas interŝanĝi ideojn por helpi ilin pliboniĝi ilian scion de la lingvo (ne por lerni, sed post kiam ili konas la fundamenton de esperanto…)

Mi komencis lerni esperanton ekde du monatoj. Tio okazis tiel: mi hazarde legis ion pri esperanto en la interreto kaj me ekdecidis komenci lerni tiun lingvon. Mi jam parolas diversajn lingvojn kaj mi pensis ke estos tiel ankaŭ pli facila – kaj tio estas kio nature okazis, sed ankaŭ pli ol mi imagis!

Kiam mia filo (li aĝas dek unu anojn kaj li konas neniu alian lingvon) vidis min fari tion, li tuj volis lerni kun mi !
Mi nature akceptis, kaj tiel ni komencis lerni kune. La vero, mi lernis iom pli rapide ol li, tiel mi povis helpi kaj ekspliki lin.
Nun li komprenas bone la lingvon kvankam li kompreneble ankoraŭ bezonas praktiki por povi paroli flue.
Nun mi provis trovi manieroj li povos praktiki la ligvon, prefere kun samaĝaj geknaboj … Ni projektas vojaĝi la proksima somero ĉe esperantistoj en aliaj landoj sed atendante mi ne havas tro ideojn krom paroli kune kaj legi librojn (komencante de bildrakontojn...)
Ĉu vi havas aliajn ideojn? Ĉu vi konas esperantan paĝarojn por geinfanoj/geknaboj en la TTT? Ĉu ankoraŭ ekzistas retoj por trovi esperanta korespondamikoj en la mondo?...

bildo de abuadil
bildo de kaja

Mi havas fratineton kvin jaraĝan. Ŝi paroletas. Ŝi scias la korpopartojn, kaj "saluton", "kiel vi", "bona/malbona", kaj iom da aliaj vortoj. Problemo estas ke ŝi ŝajne sentas trudita. Ŝi nur diras vortojn, se mi petegas. Probable ŝi ne interesiĝas ĉar mi estas la sola esperantisto, kiun ŝi konas. Do, mi esperegas renkonti homojn kun infanoj kiuj povas uzi Skype-n. Tiel, mia fratineto povas renkonti aliajn infanojn kaj konstati la gravecon de lerni ŝian duan lingvon.

Se vi junas kaj loĝas en Sidnejo, kontaktu min. :)

bildo de avellar

abuadil skribis:
Ĉu vi konas esperantan paĝarojn por geinfanoj/geknaboj en la TTT? Ĉu ankoraŭ ekzistas retoj por trovi esperanta korespondamikoj en la mondo?...

Vidu la paĝaron: http://porinfana.net/

Brakumon,

Evandro Avellar

bildo de abuadil

Koran dankon al ĉiuj pro la bonaj konsiloj kaj la ligiloj!...

:-))

bildo de Sara

Saluton!

Mi vidas, ke tiu ĉi forumo estas ĉefe por gepatroj, kaj mi ne estas tio, eĉ plenkreska ne, sed mi estas mem denaskulo - do mi pensas, eble vi ne forpelos min, se mi ŝatus alparoli. ;-)

Kio estas ankaŭ laŭ mi treege grava: ne nur parole, sed eĉ skribe praktiki la lingvon. Do korespondado estas bonega ideo! Mi parolis fluante Esperanton, sed kiam mi komencis leterumi, mi devis sperti, ke skribi ion estas tute alia (por mi estis eĉ pli malfacila komence) ol diri la saman. Pri kelkaj vortoj mi eĉ ne sciis, kiel devas skribi ilin. Kaj krom tio, se oni praktikas la lingvon plejparte (longe) nur kun konatuloj (aŭ en mia kazo nur en la familio - kun miaj gepatroj kaj mia frato), oni alkutimiĝas al uzado de certaj vortoj kaj aliajn simple ne uzas. Korespondi estas do eĉ tial ege utila, ĉar oni povas eklerni multajn novajn vortojn. (Ja ĉiuj kutimas alimaniere vortigi la pensojn kaj uzas diferentajn esprimojn, havas aliajn "lingvajn kutimojn".)
Mi certas, ke en la reto estas multe da eblecoj por trovi partneron por tio aŭ eĉ en gazetoj ebas provi. Aŭ pere de Skype.

Ankoraŭ io: ĉar en via familio nur vi duope parolas Esperanton, eble tio ne estas tiom bona ideo, sed se vi emas kaj havas eblecon, post iom da tempo indas viziti eble ankaŭ familiajn renkontiĝojn. Mi havas francan amikinon, kiun dum REF ekkonis (Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj) kaj ni eĉ nun havas treege bonan rilaton, tenas kontakton kaj renkontiĝas nun jam dum junularaj aranĝoj. Mi ne scias, eble REF estas nur por tute esperantaj familioj, sed ekzistas multe da tiaj kunvenoj, mi certas, ke eblas trovi tian, dum kio via filo havus eblecon ekkoni kelkajn samaĝajn infanojn kaj poste eble eĉ korespondi povus. Kaj ne cetere la etoso laŭ mi estas tute eksterordinara kaj neforgesebla. :-)

bildo de Yakunin

abuadil skribis:
/>
Kiam mia filo (li aĝas dek unu anojn kaj li konas neniu alian lingvon) vidis min fari tion, li tuj volis lerni kun mi !

Vi estas feliĉa! Mia sesjara filo tute ne volas nek lerni Esperanton nek aŭdi miajn esperantlingvajn interparoladojn kun aliaj Esperantistoj... :( Same mia edzino... :(

bildo de abuadil

Jes, mi scias ke mi verŝajne tre bonŝancas!
Ĝenerale, la gepatroj aŭ la geedzoj ne faras bonajn instruistojn al siaj geinfanoj/geedzoj - mi ne scias kial sed tio ĉiam estis tiel.
Sed, krom en esperanta lingvo, kompreneble, ĉiu regulo havas escepton!

:-)

Eble via filo iam kaj ial volos esperantiĝi, atendante mi konsilas vin... ne parolu lin pri ĝi ĉar pli vi parolas kaj insistas pri ĝi, malpli li volos interesiĝi pri ĝi!

bildo de GiTa

Saluton!
Mi pensas, ke vi povas kontaktiĝi kun Bert Schumann. Mi vidis en la reto fotojn de Internaciaj Infanaj Kongresetoj. Ŝajnas al mi, ke Bert organizas tiujn kongresojn. Vi trovas lian nomon en Ipernity ekzemple.
Certe vi ankaŭ trovos retadresojn por via filo, ĉar mi vidis listojn de junuloj, kiuj volas korespondi. Sed unue provu skribi al Bert.

Korespondamikojn vi kaj via filo povas trovi en www.edukado.net kaj www.lernu.net
Amike
GiTa

GiTa

bildo de abuadil

Dankon pro la ligiloj!!!

bildo de Goren

Ĉirkaŭigu infanojn per homoj (kaj infanoj, kaj plenkreskuloj) de aliaj denaskaj lingvoj. Tio ĉi estas plej bona imagebla maniero lernigi esperanton kaj ne nur esperanton.

bildo de Yakunin

Goren skribis:
Ĉirkaŭigu infanojn per homoj (kaj infanoj, kaj plenkreskuloj) de aliaj denaskaj lingvoj. Tio ĉi estas plej bona imagebla maniero lernigi esperanton kaj ne nur esperanton.

Jes, prave!


povigita de