Esperanto.com: ek al gamma-versio! Nova fotoalbuma ilaro.

En Esperanto.com aperis nova sistemo por fotoalbumoj de uzantoj.
Por aldoni novan fotoalbumon necesas en supra menuo:
Krei enhavon -> Aldoni fotoalbumon
Por vidi proprajn albumojn necesas en supra menuo elekti:
Mia profilo -> Miaj fotoalbumoj
Por vidi fotoalbumojn de alia uzanto eblas veni al lia profilo kaj elekti butoneton "Fotoalbumojn" en spaco "Aktivecoj de..."
Necesas noti, ke Esperanto.com ne celas anstataŭigi foto-servojn de aliaj grandaj retejoj. Simple ni donas eblecon al esperantistoj alŝuti kelkajn fotojn kaj riĉigi enhavon de iliaj E-profiloj kaj blogoj.
Antaŭa fotoalbuma sistemo dume restos, sed sen ebleco aldoni novajn fotojn (ligilon al ĝi eblas vidi supre de la profila paĝo). Post kelkaj semajnoj ili malaperos tute (kiam estos lanĉita gamma-versio). Do, uzantoj havas eblecon (se ili volas) transmeti fotojn al nova sistemo!
Ekzemplon de fotoalbumo vi povas vidi en paĝo de Dima Ŝevĉenko:
- Dima Ŝevĉenko's blog
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Dima Ŝevĉenko
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

Komentoj
Kiel agi por transpreni fotojn el antaŭa albumversio en la novan?
Provojn mi faris enkopiante ties agordojn (http...esperanto.com...jpg)en novan albumon kreitan, sed nenio okazis.
Mi dankas respondon.
Tion necesas fari permane. Alŝuti fotojn denove. Kodon en la albumoj uzi ne indas.
Eblis kompreni.
Kaj ĉi impedilo redakti ankoraŭ daŭros? 502 Bad Gateway nginx/0.6.35
Teruraĵo ´o`
Por komentoj sub miaj blogaĵoj kaj forumaj temoj - dume jes. Sub ĉiuj ceteraj devas funkcii normale. Mi jam skribis pri tio.