Ensaluto

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Privata babilejo.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Kiel vi eble jam rimarkis, ni aldonis modulon de privata babilejo.

Ĝi baziĝas sur amika listo de uzanto. Ĝin eblas vidi sube de la paĝo. Tie vi povas vidi kvanton de nuntempe enretaj amikoj kaj babili kun ili.

La antaŭa versio de komuna babilejo estis forigita pro ĝia neperfekteco kaj senutileco.

Komentoj

bildo de Wel-brazilulo

Pri aktuala modelo babili: Ĉu tio, povi babili nur kun tiuj el mia mem amikaro, ne kaŭzos, ke babili ĉiam dependon de tio, ke iu aŭ tiu el mia listo estos enreta?

Ŝajnas, ke tio iom limigos onian partoprenon en aliaj/alies babilfadeno.

Se la programo nun plibonigis, kio impedus, ke ĉiuj partoprenu?!

bildo de Dima Ŝevĉenko

La babilejo iom similas al Facebook-babilejo. Babili eblas nur kun propraj enretaj amikoj. Eblas babili samtempe kun kelkaj, tamen nur "unu-al-unu".

bildo de Wel-brazilulo

Kompreneble.

bildo de Wel-brazilulo

Sukceson al gama versio de Esperanto.com!!

Mi demandu ĉu enretaj amikoj koncernas nur amikojn 'miajn' aŭ ampleksigas ĉiujn uzantojn tiam enretajn?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Nur amikojn 'miajn'

bildo de Wel-brazilulo

Mi komprenis, dankon. {Ĉar mi volis korekti mian unuan komenton, kaj ne estas kiel, mi devis viŝi tiun, publikigi alian, kaj tiel via unua respondo iris supren)

Ĉu komentojn oni ne plu povos korekti?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Pri komentoj: estas problemo nur dum redaktado de tiuj komentoj, kiuj estas aldonataj al blogaĵoj/forumaj temoj, kreitaj de mi. Provu redakti komenton al ajna alia (ne mia) blogaĵo, kaj tio devas sukcesi.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Komence estis ĉiuj. Nun en la babilejo vi povas vidi nur viajn amikojn.


povigita de