Esperanto.com: unuaj paŝoj

Pasis nur kelkaj tagoj post la prezento de Esperanto.com al la vasta esperantista publiko. Sed al ĝi jam aliĝis pluraj centoj da esperantistoj.
Ni ĉiutage ricevadas dekojn da mesaĝoj kaj komentojn kun teknikaj demandoj, konsiloj kaj pri eraroj en la tradukoj. Ni respondos al ĉiuj el ili,
sed ni bezonas iom da tempo por tio. Dum Esperanto.com havas signon "beta" vi povas trovi iujn erarojn, tio estas neevitebla.
Kiam vi trovas ilin, iru al speciala grupo kaj anoncu pri ili:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj
Komence ni klarigu unu momenton, por similaj demandoj plu ne aperu.
Esperanto.com ne celas anstataŭigi jam ekzistantajn komunumojn kun esperantlingva interfaco.
Esperantistoj neniukaze devas forlasi neesperantistajn sociajn retojn, ĉar tio montras, ke Esperanto estas uzata kaj vivas!
Esperanto.com kunigas esperantistojn el pluraj retoj, sed NE celas anstataŭigi ilin.
Tio estas du tute diversaj kaj valoraj branĉoj de la agado!
Ĉefaj celoj de Esperanto.com estas:
1. Kunigi en unu loko plurajn esperantistojn, kiuj jam apartenas aŭ ne al aliaj sociaj retoj
2. Helpi al esperantistoj komuniki kaj praktiki la lingvon en pure esperanta virtuala medio
3. Kunigi blogojn en Esperanto en unu loko (Necesas konsideri, ke esperantistoj, kiuj jam havas blogojn ĉe la aliaj servoj, prefere paralele publikigu
la samajn blogaĵojn ankaŭ en Esperanto.com por informi pli da esperantistoj, sed ne ĉesu publikigi ilin en la antaŭa loko. Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne havas blogon,
sed volas ĝin havi, havas bonan ŝancon por tio)
4. Kunigi informojn pri diversaj esperantistaj eventoj en unu loko kun komuna kalendaro. Ĉiu uzanto povu aliĝi al ili, havi freŝajn informojn,
diskuti aŭ fari demandojn ks.
5. Doni eblecon al organizoj, entreprenoj, kluboj, eldonejoj ks. havi proprajn grupojn, reklami, agadi kaj montri rezultojn de la agado al la
vasta rondo de esperantistoj
6. Pridiskuti, plani kaj krei specifajn por Esperanto-movado servojn
Kelkaj valoraj ligiloj por starti.
Grupo pri teknikaj demandoj:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj
Oftaj demandoj (konstruata):
http://esperanto.com/oftaj_demandoj
Komuna forumo de Esperanto.com:
http://esperanto.com/forumoj/komuna-forumo-de-esperantocom/babilado
Krei grupon:
http://esperanto.com/node/add/grupa-nodo
Krei eventon:
http://esperanto.com/node/add/event
Krei blogaĵon:
http://esperanto.com/node/add/blog
Ĉiu grupo aŭ evento povas havi proprajn logotipojn, diskutojn kaj galeriojn ks. Vi povas aldoni blogaĵojn al propra blogo kaj al la grupoj, kie tio estas permesita
de ĝia administranto.
Ni dankas ĉiujn membrojn pro la atento al la projekto, ankaŭ pro tio, ke vi helpas nin solvi plurajn teknikajn demandojn kaj evoluigi la paĝaron.
Se vi volas iel helpi aŭ kunlabori kun la projekto, mesaĝu al mi.
Ni kreu komunumon kune!
- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
- Biblio-kredantoj
- D-rino Ursula Niesert: Laborgrupo Vikipedio
- Komuna tagmanĝo
- D-rino Ursula Niesert: „Enkonduko en la Esperanto-Vikipedion“
- Dr. Ursula Niesert: „Wikipedia: mehr als nur ein Lexikon“
- Festo de la minerala akvo
- Internaciaj Rilatoj
- Internacia Junulara Esperanta Lingvotendaro
- Eterne Rima en Varsovia Vento
- Feriu en Katalunio
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Nova diskutforumo
- BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (17)
- Kritikado de Israelo kaj kontraŭjudismo
- La Volapuka lingvo
- rigida: 10-08-06_no464_Maulwurfeo.jpg
- vojaĝi al biciklo
- Iama aŭgura altaro - verkita de mi
- Naskiĝo - Verkita de mi
- rigida 10-08-16_no466_Zebra02eo.jpg + neamuza 100811eo.jpg
- Meksika hundeto


Komentoj
Ĉu la ebleco "kontakti (uzantnomo)"
ankoraŭ ne funkcias?
Iu uzanto volas fariĝi mia amiko. Mi havas neniajn informojn pri li. Kiam mi alklakas la supre menciitan kampon, okazas nenio.
Kiel mi povas kontakti alian uzanton?
Kio okazas, se mi skribas ion en "gastolibron"? Kiu povas legi la tie postlasitan tekston?
Amike,
saliko
> Ĉu la ebleco "kontakti (uzantnomo)"
> ankoraŭ ne funkcias?
Vi povas sendi al li privatan mesaĝon. Por tio klaku butoneton
en lia profilo.
> Iu uzanto volas fariĝi mia amiko. Mi havas neniajn informojn pri li. Kiam mi alklakas la supre menciitan kampon, okazas nenio.
Ĉu temas pri la privata mesaĝo? Kian braŭzilon vi uzas?
> Kio okazas, se mi skribas ion en "gastolibron"? Kiu povas legi la tie postlasitan tekston?
Gasta Libro estas publika por registritaj uzantoj.
> > Iu uzanto volas fariĝi mia amiko. Mi havas neniajn informojn pri li. Kiam mi alklakas la supre menciitan kampon, okazas nenio.
> Ĉu temas pri la privata mesaĝo? Kian braŭzilon vi uzas?
Se mi bone komprenis, temas pri kampo en profilo, kiu troviĝas tuj sub foto kaj bazaj informoj. Tie ŝajne devus aperi informoj pri tujmesaĝiloj. Cetere, inter tujmesaĝiloj mankas du kiujn mi uzas, nome MSN kaj Gadu-Gadu. GG eble ne tiomege aldonendas, ĉar uzas ĝin ĉefe poloj, tamen ja indus hai ankaŭ ĝin. MSN sufiĉe popularas, do tiun certe necesas aldoni. Krome ne malhelpus havi en tiu loko ankaŭ eblon publikigi retpoŝtadreson, tamen en sekura formo, ekzemple kiel bildo (estas tiel en facebook). Ne malhelpus ankaŭ telefonnumero.
Se jam pri facebook, ligilo al ĝi ne aperas inter ligiloj en la profilo. Mi metis ligilojn al FB kaj al mia blogo, sed aperis nur tiu de blogo.
Kaj fine rilate fakte ĉiujn kampojn en la profilo valorus havi privatecajn agordojn. Tiel, ke estu ebla publikigi ekzemple al ĉiuj en la retejo sian nomon kaj bazajn informojn, tamen kontaktinformojn nur al amikoj.
Mi pensas ke Esperanto.com estas sur perspektiva vojo kaj mi gratulas la iniciatintojn kaj mastrumantojn. Samtempe mi konsentas kun ĉiuj ĝisnunaj bonvolemaj kaj konstruemaj rimarkoj rilate plibonigon de la retejo. Mi mem tiusence havas nenion novan por aldoni. Kiel kunordignato de Ligo Humanitas http://www.liga.humanitas.info (en intensa preparo estas la sama retejo en anaku lingvo Esperanto) - humanista asocio kun sidejo en Kroatio uzanta Esperanton kiel sian preferatan internaciskalan laborlingvon - kaj kiel redaktoro de portaloj (retejoj, retpordegoj) Humanitas, interalie ankaŭ Portalo Humanitas en lingvo Esperanto http://www.esperanto.humanitas.info, mi proponas kunlaboron kun Esperanto.com. Por komenco mi propoanas almenaŭ interŝanĝon de reklambandoj (rubandoj). Celo de Projekto Humanitas estas disvastigadi kaj en Kroatio kaj internaciskale humanismajn idealojn kaj valorojn, interalie en ankaŭ lingvo Esperanto kvankam ne nur en Esperanto, helpi ariĝadon, interkomunikadon kaj kunlaboradon de humanismaj esperantistoj kaj de esperantismaj humanistoj, eĉ ankaŭ propagandi Esperanton en monda Humanistujo. Do, kulaboro kun Esperanto.com bonvenegas! Mato Špekuljak http://humanitas.info/spekuljak/indexesp.htm