Ensaluto

Fabelan donacon?

bildo de Poeto

La iniciato propagi en la amas-komunikiloj informojn pri la Universala Kongreso en Kopenhago subtenindas, tamen malmultas interesaj faktoj, elvokotaj interesiĝon de la ĝenerala publiko je la temo. Do, la kampanjo estos sukcesa, se la kunorganizantoj prezentos multajn utilajn sciindaĵojn aŭ eĉ atentindajn fikciojn.
 Mi ekzemple pensas, ke veni en la landon de la granda fabelisto Hanso-Kristiano Anderseno estus mirinda okazintaĵo en vivo de ĉiu homamanto kaj esperantisto. Sed estus ankaŭ pli konvena evento, se oni venus en Danion al la UK kun propra fabela donaco omaĝe al la granda fabelisto. Do, eble, ni provu organizi en la kongreso internacian festivaleton de fabeloj kaj prezentu esperantan kolekton da fabelaj donacoj el diversaj popoloj? Ĉu kun slogano: "De Esperantujo kun amo al la hejmlando de Anderseno!"? Kaj en Esperanto.com ni povus komenci kolekti intelektajn "tributojn k impostojn".

Komentoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Tio estas interesega ideo! Necesas iom pripensi ĝin...

bildo de Poeto

Foje mi estis en Ĉuvaŝio ĉe tieaj esperantistoj en unu interesa festivalo "Renesanco" (pardonu, mi ne memoras kiam tio okazis). Al mi plaĉis la organizado kaj aktiveco de la ĉuvaŝaj esperantistoj. Eble, iu el tiamaj festival-kreintoj povos helpi al via pripensado. Kaj cetere, Dima, min ravis ankaŭ la "Fabela Mondo" - paĝaro, do - ĝusta loko por la festivalet-prepara laboro al la UK Dania. Kiam mi iom ekliberos, mi provos kontribueti al la Fabela Mondo per kelkaj tradukoj el la baŝkiraj fabeloj. Dio helpu nin! Prosperu! Ĝissss!

En la mondon venas nov-agento!


povigita de