financado de esperanto.com?

Se esperanto.com grandiĝas kiel la lastajn tagojn, ĝi fariĝus tre multekosta.
kiu financas esperanto.com?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 21 gastoj estas ensalutintaj.
Laste aldonitaj blogaĵoj
- En la atenton de niaj polaj samideanoj
- KIAN AMON!
- Premioj sur religiaj minoritataj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
[pli]

Nun tio estas nur privataj fontoj. Se esperanto.com kreskos kaj iĝos populara inter esperantistoj, ni serĉos iujn kromajn fontojn.
Ne devus esti granda afero laŭ mia imago (eble 60 EUR/jaro), ĉefe temas pri laboro aŭ zorgado, ĉu ne?
esperantopori.wikispaces.com
Vi ne pravas. Eĉ la servilo estas multe pli kosta.
Kiel respondeculo de alia esperantista retejo tre simila al esperanto.com, mi ja povas konfirmi. Kun 60€ jare oni povas apenau pagi privatan "virtualan" servilon (kaj kun malmulte da spaco kiu ne sufiĉos se la uzantaro tiel plej rapide kreskas).
Eble, esperanto.com povus oferti aldonajn funkciojn al membroj pagantaj, laŭ la ekzemplo de ipernity.com?
Interesa konsiderinda vidpunkto. Mi pensas ke esperanto.com devus lanci la jenajn enketojn internaj:
- kiom uzantoj pretus pagi jare por specifaj servoj (ekzemple : ebleco alŝuti multe pli da fotoj kaj videoj; uzado de babilejo; ktp) dum la baza servo restus senpaga
- ĉu akcepteblas apero de reklamo sur esperanto.com? (Eblaj respondoj, krom jes kaj ne: nur se la servo restas senpaga; nur se la estraro kapablas kontroli kiajn reklamojn ili akceptas; nur se temas pri ununura sponsoro; ktp ktp.)
Dima, tre serioza demando: kiel vi planis la estontecon de via servo? kiom longe la finanĉado estas garantiita? ĉu la servo restos definitive 100% senpaga?
Bazaj servoj kompreneble restos senpagaj. Tamen pri aldonaj pagataj servoj ni pensos.
Garantii grandan evoluon de Esperanto.com ni ne povas sen aldona financado, sed en pli-malpi nuna stato ĝi povas ekzisti longe.
Mi ne scias kiel aliaj sociretejoj pagiĝas, sed tio kion mi ja scias, estas ke mi ne pagus eĉ 60€ jare, ĉar tiom da mono mi ne havas.
Eble, esperanto.com povus oferti aldonajn funkciojn al membroj pagantaj, laŭ la ekzemplo de ipernity.com?