Esperanto.com: nia komunumo

finfine ŝercoj

bildo de KuboF

Feka Drupal ege malplifaciligis forumadon. Pardonu!

bildo de KuboF

Grupo post du jaroj de provludado volas registri demoalbumon. Nelonge antaŭ tio unu gitaristo demandas duan: Fakte, kiajn kordojn vi havas nun?
B: Kiel mi tion sciu? Kiam mi aĉetis gitaron ili tie jam estis...

Amike / muzike

bildo de KuboF

Fragmento de reala interparolo:
A: Sed kie li dormos?!
B: Li estas muzikisto, li trankvile dormos ankaŭ tordita en konĥo...

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kiel vi povas ekscii ke ĉe vi tranoktis bando? Nenia alkoholo restis, en necesejo ne estas forlavita kaj via kato estas graveda.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Post morto Martin Wiese iras al Ĉiela Pordego. Sed Sankta Petro al li diras: "Pardonu, sed muzikistoj ne rajtas eniri ĉielon...".
Do Martin nur promenadas ĉirkaŭ ĉielo kaj subite ekvidas ene de ĉielo na Glebo Maltsev (de Pichismo). Tuj kuras al Petro tion diri, sed Petro respondas nur: "Kaj ĉu vi fakte pensas ke Glebo estas muzikisto...?"

Amike / muzike

bildo de KuboF

A: Mia edzino daŭre ludas ofenditan.
B: Tio bonas, mia ludas akordeonon!

Amike / muzike

bildo de KuboF

Mallonga evoluo de Afrik-amerika muziko: http://halbot.haluze.sk/image/19499

Amike / muzike

bildo de KuboF

Basgitaristo kaj drumisto falas de fenestro.
bas: Finfine ni finos samtempe.
........BUĤ..........BUĤ

Amike / muzike

bildo de KuboF

Muzikinstruiisto avertas sian lernanton: Se vi estos malbona do mi diros al via patrino ke vi havas grandan talenton.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Ŝerco, sed malbona estas ankaŭ http://www.youtube.com/watch?v=APguvo4kO2c

Amike / muzike

bildo de KuboF

Grupo Persone estas la plej internacia: Martin en Svedio, Anders en Germanio kaj Bertilo en Koreio.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kial estas ĴomArt kaj Nataŝa la plej vendata KD en Esperantio?
Ĉar pensiuloj ne povas ĝin elŝuti.

Amike / muzike

bildo de KuboF

A: Mi petas unu KDon de Pichismo
B: Ĉi ĝin paki?
A: Ne, mi ĝin disfrakasos ĉi tie...

Amike / muzike

bildo de KuboF

Jamajkanon ĉesis fumi kanabon.
Unua tago: Abstinado ne tiom malbonas.
Dua tago: Iom nekutima sento sed ni daŭros...
Tria tago: Ho, ve! Kian muzikaĉon ni aŭskultadas??!

Amike / muzike

bildo de KuboF

Komponisto: Kiam mi komponas ĝis malfrua nokto mi ne povas ekdormi.
Kuracisto: Kaj ĉu vi jam provis aŭdi vian komponaĵon?

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kiu estas ĝentilulo?
Tiu, kiu povas ludi akordeonon sed ne ludas ĝin.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kiel diferencas kato kaj akordeono?
Neniel, kiam vi premas ilin tiam ili sonas same.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kiam mi estis infano mi tre ĝojis kiam mi je naskiĝtago ricevis novan drumon. Nun mi estas 40-jara kaj mi miras kion mi faru pri tiom da drumoj...

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kiel vi scias ke podio estas tute horizontala?
Drumisto salivas de ambaŭ lipanguletoj same.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Blinda gitaristo kaj surda drumisto koncertas.
git: Ĉu homoj jam dancas?
dru: Kaj ĉu ni jam ludas?

Amike / muzike

bildo de KuboF

Je la tria horo nokte tutebria viro frapas pordon. Malfermas lia edzino kaj diras:
edzino: Ĉi ebriulo! Ĉu ĉi-tempe oni revenas hejmen?
edzo: Ĉu vi tute freniziĝas? Mi nur revenis por gitaro...!

Amike / muzike

bildo de KuboF
bildo de KuboF

A: Kiel vi povas koncerti tute ebria?
B: Mi ankaŭ ekzercas tute ebria...

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kiel vi scias ke malantaŭ pordo estas drumisto?
Frapado plirapidiĝas.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Unu eraro estas eraro. Du eraroj estas ĵazo.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Popa muzikisto ludas 3 akordojn por 1 000 homoj.

Ĵaza muzikisto ludas 1 000 akordojn por 3 homoj.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Du muzikistoj preteriris drinkejon kaj neniun misfamigis.

Amike / muzike

bildo de KuboF

Kiu la plej ofta troviĝas proksime al muzikistoj?
Drumistoj!

Amike / muzike