Forumoj

Ĉiu grupo povas havi proprajn diskutojn (forumojn). Tiu ĉi forumo ne apartenas al ajna grupo. Ni povas uzi ĝin por ĝeneralaj diskutoj pri ajna temo.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 0 uzantoj kaj 9 gastoj estas ensalutintaj.


Kio por vi estas Esperanto? Por mi ghi estas interesa hobio kaj ebleco paroli kun loghantoj de iu ajn lando de mondo.
Por mi ĝi estas denaska lingvo. :)
Vere?
Jes, mi estas denaska esperantisto. Kaj vi?
Ĉu vi jam rakontis pri tio al viaj gepatroj?
Ĉu vi ŝercas? Ili ja instruis al mi esperanton, kiam mi estis infano.
Mi ŝercis :)
Ĉu vi povus pli detale rakonti pri vi? Ĉu amuze estas por homo esti denaska esperantlingvano?
Nenio amuza estas, nur ke vi denaske partoprenas en esperanto-komunumo. :)
Hmm, nu, plejparto de esperantistoj ja komence lernis la gramatikon kaj skribadon, kaj nur poste la paroladon de la lingvo, ĉu? Kaj vi male, evidente? Interesa afero
Jes, mi dekomence ekparolis.
Mi pensas ke se vi priskibus vian infanaĝon, estus tre interese legi tion
Bone, sed iom poste. Nun mi devas okupiĝi pri administrado kaj teknikaj demandoj en esperanto.com
Interese, mi ne sciis ke vi estas denaska esperantisto.
"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)
Por mi E-o ankoraŭ ne estas kiel denaska lingvo sed mi strebas akiri la nivelon kiam mi simile ekparolos rusan kaj E-on. Paŝo post paŝo mi al tiu ĉi celo alproksimiĝas sed tro malrapide.
Mi provis kaj provas interesigi mian filon ke li parolu esperante sed malsukcese. Li tute ne volas lerni esperanton, eble mi estas malbona instruisto.
Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!
Por mi esperanto estas pordo al alia mondo, tra kiu mi pli ofte volus iri, ĉefe vojaĝante. Estas pli ol hobio, ni diru pasio?
Kaj por mi esperanto estas bazo por kompreno de eŭropaj lingvoj. Ĝi havas radikojn de diversaj lingvoj, kaj granda parto de radikaro estas latina. Sed profiton mi komprenis poste, kiam jam havis etan sperton. Mi ellernis ĝin pro beleco kaj neordinareco, kaj poste komprenis ke ĝi havas ne nur tiujn ĉi ecojn.
Por mi Esperanto estas tre utila ilo por koni aliajn personojn kaj ankaŭ por lerni pli facile aliajn lingvojn.
"Estu akvo, mia amiko" (Bruce Lee) // "Ĉiuj mensogas" (Dr. House) // "Errare humanum est / Homo estas erarema" (Julio Cezaro)