Fotado

Mi ŝategas foti lokomotivojn kaj vagonojn.
Tio estas senstreĉanta ludo inter scivolemo, pacienco kaj la ĝusta momento kaj okazas sub la libera ĉielo. 
Mi fotas ekde 1991.
Ĉirkaŭ 5000 aŭ 6000 fervojajn bildojn mi faris en Germanio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Francio, Belgio kaj Granda Britio.
Ĝis nun mi nur fotis analoge. Tial nur tre malmultaj de miaj fotoj ekzistas ankaŭ diĝitaj. Kelkajn de tiuj mi montras en mia profilo. 
Bedaŭrinde mia fotilo estas difektita kaj mi ne havas sufiĉan monon por riparo aŭ aĉeto de nova. Tial mi devas pruntepreni fotilon, kiam mi volas foti; sed mi malamas peti iun je tio. 
Kiu de vi ankaŭ fotas?
Kiu aspekto de fotado vi pleje ŝatas?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Nun 1 uzanto kaj 43 gastoj estas ensalutintaj.
Ensalutintaj uzantoj
- Dima Ŝevĉenko
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
[pli]
