Genetika dispozicio por alkohola dependeco

Ĉu vi iam sciiis ke ankaŭ alkohola dependeco, almenaŭ parte, estas genetike kaŭzita? Nome la alkoholismo estas tre kompleksa malsano kiu krom genetiko inkluzivas ankaŭ ĉirkaŭon. La sciencisto Kareken (pri "Indiana University School of Medicine") diras ke ne estas verŝajne ke ni iam malkovros genon kiu diros ĉu iu estos alkoholdependa aŭ ne. Ekzistas la geno GABRA2 kiu influas nian sperton kiam ni rigardas aŭ flaras alkoholon. Deziro por plezuro alportas nin al alkohola konsumado kaj superflua konsumado, ĉar tio donas al ni bonan senton.
Homozigotaj homoj, do homoj kun duobla kopio de la geno GABRA2, montris aktivecon en certaj partoj de cerbo inkluzive centrofrontan parton de cerbo, kiu estas uzata por taksi plezuron. Kontraŭ tio ĉe la heterozigotaj homoj aktiviĝas aliaj partoj de cerbo. Tiuj du diversaj manieroj de funkciado ne ŝanĝiĝas kiam homoj estas sub alkohola influo. Do certe ekzistas fiziologia bazo por alkohola dependeco.
Sed esti portisto de markoj por kompleksaj malordoj kiel alkoholismo ne signifas necese ke tiu malordo esprimiĝos. Genetikan markon oni bezonu kompreni kiel biologia averto pri noceco de alkoholaj trinkaĵoj ĉe homoj kun genetika dispozicio. Aliflanke tio povus esti gvido direktata al tiu geno kaj cerba sistemo, ĉar eble iun tagon ekestos kuracilo kontraŭ tiu geno.
- Blogo de JaKoV
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Nefii

Komentoj
Fakte tre interesa artikolo.
Mi salutas vin, Jakov!
Dankon, kaj ,se mi povas ion aldoni, tiu genetika predispozicio karakterizas eĉ kompletajn etniojn, ekzemple tataroj, (diris siatempe al mi mia rusa amiko kuracisto el Kazan)
nilo46
nedankinde!
Jen po unu poento al ĉiuj, eĉ al mi :)
Jakov